Autol
Autol [aŭTOL] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordorienta Komarko de Calahorra, ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente).
Autol | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipality of La Rioja (en) vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 26560 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 4 834 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 57 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 42° 13′ N, 2° 0′ U (mapo)42.213888888889-2.0069444444444Koordinatoj: 42° 13′ N, 2° 0′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 462 m [+] | ||||
Areo | 85,28 km² (8 528 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Autol [+] | |||||
Geografio
redaktiAutol estas sur la valo kaj fakte sur meandro de la rivero Cidacos, sude de la komarko, sur fruktodona agrikultura valareo, kio ebligis historie prosperan legoman produktadon. Autol havas apartan komunikadon laŭ la regiona ŝoseo LR-282, kiu komunikas norde kun Calahorra kaj laŭ la regiona ŝoseo LR-115 inter Aldeanueva de Ebro oriente kaj Quel okcidente.
Ĉe la bordo de la rivero estas du geologiaj formacioj de sabloŝtono eroziitaj iam de la rivero, kaj aktuale de la vento. Ili estas konataj laŭ la nomoj Picuezo la plej alta (42 metrojn) kaj Picueza la alia (28 metrojn). Multaj legendoj famas pri tiuj formacioj, sed ĉiuj koincidas en ŝtelo, mensogo kaj posta konverto en ŝtono pro ĵurado antaŭ Dio. *Municipo de Autol Arkivigite je 2020-09-23 per la retarkivo Wayback Machine
Historio
redaktiAperis restaĵoj de prahistorio kaj de romia epoko. Fondita en la Mezepoko fare de kolonoj. La abundo en produktado de vino kaj legomoj jam estis menciita en dokumento de 1158 de Sanĉo (filo de la reĝo Alfonso la 7-a), favore al García.
Aktualo
redaktiLa rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, sed male en Autol, kie oni altiĝis el 2 862 loĝantoj ĝis nunaj 4 700.
La ekonomio estis bazata ĉefe sur la agrikulturo (vitejoj, migdalarboj, olivarboj kaj ĉefe asparagoj kaj fungoj). Krome estas rura turismo.
Vizitindaĵoj estas la preĝejo, tri ermitejoj, la sabloŝtonaj formacioj, la Jakoba Vojo, vitgardejoj ktp.