Aldeanueva de Ebro

Aldeanueva de Ebro [aldeaNŬEba DEbro] estas urbo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordorienta Komarko de Alfaro, ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente). La loknomo Aldeanueva estas etimologie komprenebla kiel Nova Domaro.

Aldeanueva de Ebro
municipality of La Rioja (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26559
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 726  (2023) [+]
Loĝdenso 70 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 14′ N, 1° 53′ U (mapo)42.229722222222-1.8877777777778Koordinatoj: 42° 14′ N, 1° 53′ U (mapo) [+]
Alto 346 m [+]
Areo 39,08 km² (3 908 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aldeanueva de Ebro (Provinco Rioĥo)
Aldeanueva de Ebro (Provinco Rioĥo)
DEC
Situo de Aldeanueva de Ebro
Aldeanueva de Ebro (Hispanio)
Aldeanueva de Ebro (Hispanio)
DEC
Situo de Aldeanueva de Ebro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aldeanueva de Ebro [+]
vdr
La municipa teritorio de Aldeanueva de Ebro, en la plej nordoriento de la regiono.

Geografio

redakti

Aldeanueva de Ebro estas sur la valo de la rivero Ebro, sur fruktodona agrikultura valareo, kio ebligis historie prosperan legoman produktadon, je 10 km de Calahorra kaj je 65 km de Logronjo, regiona kaj provinca ĉefurbo. Aldeanueva de Ebro havas facilan komunikadon pro situo inter la nacia ŝoseo N-232 kaj la aŭtoŝoseo AP-68, kiuj komunikas nordokcidente kun Calahorra kaj Logronjo kaj sudoriente kun Alfaro.

Historio

redakti

Ĝia origino datas de la 11-a jarcento, kiam estis fondita de paŝtistoj el Kameroj kaj Calahorra, post la konkero el islamanoj de tiu fare de la reĝo García Sánchez la 3-a, de Nájera, en 1045; ĝi estis domaro de Calahorra ĝis sendependigo en 1664, regante Filipo la 4-a, pere de la pago de konsiderinda monsumo pruntita de la monaĥoj de Fitero, navara monaĥejo kun kiu ĝi estis ligita. Post multaj konfliktoj, kio tiam nomiĝis Arnedo de Ebro iĝis posedo de Manuel Íñiguez de Arnedo.

Aktualo

redakti

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, sed male ĉe Aldeanueva, kie oni stabiliĝis en ĉirkaŭ 2 700 loĝantoj dum preskaŭ la tuta jarcento.

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la agrikulturo (vitejoj, migdalarboj, olivarboj kaj fungoj). Ĉio estas sen irigacio spite la proksimecon de la rivero Ebro. Krome estas rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, ermitejoj, Jakoba Vojo, vitgardejoj ktp.

Bildaro

redakti

Vidu ankaŭ

redakti