La vilaĝo Quel [kel] estas municipo de la regiono Rioĥo (Hispanio) apartenanta al la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la komarko de Arnedo.

Quel
municipality of La Rioja

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26570
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 151  (2023) [+]
Loĝdenso 39 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 14′ N, 2° 3′ U (mapo)42.228888888889-2.0497222222222Koordinatoj: 42° 14′ N, 2° 3′ U (mapo) [+]
Alto 490 m [+]
Areo 54,78 km² (5 478 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Quel (Provinco Rioĥo)
Quel (Provinco Rioĥo)
DEC
Quel
Quel
Situo de Quel
Quel (Hispanio)
Quel (Hispanio)
DEC
Quel
Quel
Situo de Quel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Quel [+]
vdr

Quel elstaras pro sia kastelo, kiu estas super la vilaĝo, kaj estis ties ĉiama simbolo; fakte la nomo Quel devenas el araba Qalat, kiu signifas 'kastelo'. Ŝirmata de kruta monteto, sur kiu staras la restoj de la kastelo, la vilaĝo kuŝas ĉe la valo de la rivero Cidacos kiu irigacias riĉajn kampojn.

Municipa teritorio de Quel.

Geografio redakti

Quel estas ĉe la ŝoseo LR-115 kiu komunikas kun la komarka ĉefurbo, Arnedo, de kiu distas nur 4 km kaj kun la tre proksima Autol. La ŝoseo LR-281 kun la LR-137 komunikas Quel kun Calahorra, je nur 13 km, kaj kun la ĉefaj komunikvojoj de la valo de Ebro, la aŭtoŝoseo AP-68 kaj la nacia ŝoseo N-232 kiu ligas kun la regiona ĉefurbo, Logronjo, de kiu distas 50 km. La plej proksima fervoja stacio estas en Calahorra, dum la flughaveno de Logronjo estas malgrava kaj pli aktiva tiu de Zaragozo.

La municipo Quel estas komponita de la urba kerno ĉe la kruta rokaĵo. Ĝi konsistas de du diferencaj partoj, kiuj iam estis eĉ sendependaj (Quel de Yuso kaj Quel Suso), nuntempe konataj nur kiel supra kaj malsupra kvartaloj. Estas nun vinprodukta periferio nomita Barrio Bodegas (kvartalo vinkeloj) trans la fluejo de la rivero Cidacos. Iam estis ankaŭ alia loĝkerno, nune malaperinta, nomita Ordollo.

Historio redakti

 
Kastelo.
 
Ermitejo.

La strategia loko de Quel kondukis al konstruado de kastelo, kiu estis konektita ankaŭ al la romia ŝoseo kiu kuniĝis Calagurris Iulia (Calahorra) kun Numancia. La kastelo havis defendan muregon, el kiu ankoraŭ restas restaĵoj. Quel estis literumita Kelle en la dokumento de la voto de Fernán González.

En 1060 la senjoro de Quel estis Fortún Garcés. En la kadro de la disputoj inter la regnoj Navaro, Kastilio kaj Aragono, post la morto de la reĝo Sanĉo de Peñalén, Alfonso la 6-a de Kastilio aneksis la terenon al siaj teritorioj, sed poste estis aligita al la regno Aragono. Tiukadre estis arbitro la reĝo Henriko la 2-a de Anglio, kiu decidis favore al Kastilio, kaj tial Rioĥo kaj sekve Quel venis definitive al la regno Kastilio. Dum la 16-a jarcento okazis juraj plendoj inter la posedantoj de ambaŭ supra kaj malsupra kvartaloj. En 1789 plue estis Quel urbo de senjorlando, de la senjoroj Gante y Saénz de Tejada.

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same ĉe Quel, kie oni malaltiĝis el 2 741 en 1940 ĝis nunaj 2 000.

Aktualo redakti

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la agrikulturo (iam cerealoj, olivarboj kaj vitoj, nun irigacio, fruktarboj kaj fruktoĝardenoj, kaj lastatempe asparagoj kaj ĉampinjonoj) kaj iom da brutobredado (ŝafoj), sed ĉefe industrio de ŝufabrikado, ligita al Arnedo. Krome estas nutrindustrio kaj aliaj pli malgrandaj industrio, kaj rura turismo, gastigado ktp.

Vizitindaĵoj estas la kastelo (kun ĉefturo), la preĝejo de la 16-a jarcento malfrugotika kun renesancaj elementoj kaj baroka ĉefretablo, la ermitejo, surstrataj statuoj ktp.

Bildoj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti