Ĉampinjono
Ĉampinjono (Agaricus bisporus) estas specio de agariko[1] kun komence palaj, rozkoloraj, poste ĉokoladbrunaj aŭ nigrabrunaj lameloj. Ĝi estas tre ŝatata manĝofungo.
Ĉampinjono | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Agaricus bisporus (J.E.Lange) Imbach 1946 | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Konserva statuso: Sekura
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Ĉampinjono estas ofte kultivata sur ĉevala sterko en mallumaj ejoj. Ĉar la plej multaj manĝeblaj fungospecioj dependas de specifa nutraĵogrundo kaj estas malfacile kultiveblaj, tiu ĉi specio estas tre grava por la komerco pri manĝeblaj fungoj.
Notoj
redaktiLa esperanta nomo originas de ĝia franca termino Champignon de Paris [ŝãpiɲɔ̃: de paRI] (Ĉampinjono de Parizo).
Vidu ankaŭ
redaktiNutra valoro
redaktiVidu sube
Ĉampinjono, blanka kruda | |
---|---|
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj) | |
Energio 20 kkal 90 kJ | |
Karbonhidrato | 3.26 g |
Graso | 0.34 g |
Proteino | 3.09 g |
Akvo | 92.45 g |
Vitaminoj | |
Tiamino (B1-vitamino) 0.081 mg | 6% |
Riboflavino (B2-vitamino) 0.402 mg | 27% |
Pantotena acido (B5-vitamino) 1.497 mg | 30% |
Piridoksino (B6-vitamino) 0.104 mg | 8% |
Foliata acido (B9-vitamino) 17 μg | 4% |
Kobalamino (B12-vitamino) 0.04 μg | 2% |
C-vitamino 2.1 mg | 4% |
D-vitamino 0.2 μg | 4% |
Mineraloj | |
Fero 0.5 mg | 4% |
Magnezio 9 mg | 2% |
Fosforo 86 mg | 12% |
Zinko 0.52 mg | 5% |
Link to USDA Database entry Procentaĵoj rilatas al usonaj rekomendoj por plenkreskuloj. Fonto: USDA Nutrient database angle |
Eksteraj ligiloj
redakti- angle Agaricus bisporus en indexfungorum.org
- Agariko en Eo Arkivigite je 2020-09-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Kulturo france