Jiloca [ĥiLOka] estas rivero de la centr-orienta parto de Hispanio, alfluanto de la rivero Jalón, siavice alfluanto de la grandrivero Ebro. Ĝia fluejo trairas teritoriojn de la provincoj Teruelo kaj Zaragozo kaj tra komarkoj Komunumo de Teruelo, Jiloca, Kamparo de Daroca kaj Komunumo de Calatayud. Ĝi havas longon de 126 km kaj drenas basenon de 2957 km². Ĝia akvokvanto en Calatayud estas de 293 hm³/jaro, sed laŭlonge de la hidrologia jaro tiu akvokvanto estas tre neregula, kun tre markita somera malaltiĝo, kaj maksimumoj en aŭtuno kaj printempo.

Jiloca
rivero
Bazaj informoj
Longeco 126 km
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Provinco Teruelo
vdr
Arteza puto Fuente de Cella. Ekfluejo de la rivero Jiloca.

La rivero ekfluas en la arteza puto Fuente de Cella ĉe Cella (Teruelo) en la montaro Sierra de Albarracín, kaj enfluas en la riveron Jalón en Calatayud. Dum la 18-a jarcento oni kanaligis la sektoron de Cella ĝis Monreal del Campo, kiam oni sekigis la lagetojn Cañizar de Villarquemado kaj Balsas de Alba. Laŭ kelkaj tezoj, la rivero ĝis tiam fluis en tiu sektoro subtere.

Ĉe Luco de Jiloca, apud la Romia Ponto, Jiloca ricevas sian nuran alfluanton, nome la rivero Pancrudo, kiu ekfluas 46 km antaŭe en la montaro Costera. La hidrografia baseno estas mallarĝa, kaj formita ĉefe per fontoj, rojoj kaj torentoj, pro kio ĝia akvokvanto estas tre neregula.

En 2009 oni finkonstruis la Akvobaraĵon de Lechago, inter la municipaj teritorioj de Lechago kaj Luco de Jiloca. Temas pri Akvorezervejo por irigacio, kun kapacito por 18,5 hm³. En la Valo de Jiloca estas loko de turisma intereso kiel Calamocha kaj Daroca. Alia de la turismaj altiraĵoj de la valo estas la muelejoj (kelkaj por tekstila industrio); ĉirkaŭ la 1970-aj jaroj floris bredejo por trutoj, sed malreguleco de akvokvanto rezultis en ties fermo. En la supra valo estas ankaŭ kaptado de kraboj.