Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cella (stacidomo).

Cella [ZElja] estas urbeto kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo.

Cella
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44370
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 644  (2023) [+]
Loĝdenso 21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 27′ N, 1° 17′ U (mapo)40.45-1.2833333333333Koordinatoj: 40° 27′ N, 1° 17′ U (mapo) [+]
Alto 1 023 m [+]
Areo 124,676933 km² (1 246 7.6 933 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cella (Provinco Teruelo)
Cella (Provinco Teruelo)
DEC
Situo de Cella
Cella (Hispanio)
Cella (Hispanio)
DEC
Situo de Cella

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cella, Spain [+]
vdr

Geografio

redakti

Ĝi estas je 23 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas trapasata de la Aŭtovojo Mudeĥara (A-23), kiu ligas Zaragozo-n kun Teruelo, kaj de la nacia ŝoseo N-234, kiu iras paralele al la antaŭe menciita kaj parte irante kun la N-330, krom laŭ lokaj ŝoseoj kiuj ebligas komunikadon kun Monterde de Albarracín, Santa Eulalia del Campo, Celadas kaj Gea de Albarracín. La orografio de la municipo estas markita per la ekfluejo de la rivero Jiloca, kiu ekfluas ĉe la Fonto de Cella, el kiu sekvas depresio kiu akompanas la riveron survoje al la rivero Jalón.

Nordokcidente: Santa Eulalia del Campo kaj Albarracín Norde: Santa Eulalia del Campo kaj Villarquemado Nordoriente: Celadas
Okcidente: Albarracín   Oriente: Celadas kaj Teruel
Sudokcidente: Gea de Albarracín Sude: Gea de Albarracín Sudoriente: Teruelo kaj Albarracín

Historio

redakti
 
Romia akvedukto.

Ĝi havas antikvan historion almenaŭ el la epoko de la Romia Imperio, el kiu oni konservas la akvedukton Albarracín-Cella por alporti akvon de la rivero Guadalaviar, laŭ tio kio eble estas unu de la unuaj akvotransportiloj inter riveraj basenoj nome tiuj de Turio kaj tiu de Ebro. Eble en la araba epoko, ĝi estis komarka ĉefurbo (hisn). Certe ĉirkaŭ 1100 jam ekzistis "Azehla". En la Cantar de Mio Cid oni mencias ĝin laŭ nomo "Çelfa" kaj oni referencas al la romia akvedukto. En Cella, laŭ la Cantar, la Cido atendas necesajn plifortigojn por la konkero de Valencio. Cella tiel formas parton de la itineraro konata kiel Vojo de Cido.

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Ekde septembro 1127 estas registroj de reloĝado en Cella, kiu probable estis unu el fortikaĵoj kiuj kontrolis la vojon inter Valencio kaj Zaragozo komence de la 12-a jarcento. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj. En 1177 la episkopo Pedro Tarroja rajtigas la templanojn por la konstruado de loĝloko kaj ili setliĝis en la kastelo. De tiam estas la ekkonstruado de la arteza puto, kiu senutiligas la romian akvedukton.

 
La arteza puto.

La reĝo Jakobo la 1-a havigis la titolon de villa kaj en 1242 donis ĝin al la municipo Teruelo. Ekde 1277 estas registroj de la Komunumo de domaroj de Teruelo, nome lima institucio aragona kiu grupigis lokojn kun fortikaĵoj kiuj ebligis rifuĝon de lokanoj okaze de atako kaj kies elspezoj estis kolektivaj. Cella estis tiukadre duaranga kerno, kiu estris en la Sesma del Campo de Cella. En 1284 ĝi estis unu de la bazoj uzitaj de la filo de Jakobo la 1-a, nome Petro la 3-a de Aragono por entrepreni la sieĝon de Albarracín kaj konkeri unu el lastaj sendependaj islamaj enklavoj ĉe la limo.

Poste Jakobo la 2-a, donis al Pedro Jiménez de Iranzo tri turojn de la urbo kondiĉe ke li redonu ilin je sia morto. Kaj tial tiam ili revenis al la povo de Petro la 4-a de Aragono. En 1333 oni konstruis la muregon kadre de pliiĝantaj konfliktoj inter Aragono kaj Kastilio. En 1356 la loko suferis kiel la cetero de la aragona sudokcidenta limo la militon de la Du Petroj.

 
Urbodomo.

En la 15-a jarcento Cella estis sidejo de la provinca Inkvizicio, kies restaĵo estas la ermitejo dediĉita al inkviziciestro Pedro de Arbués. En la 15-a jarcento oni konstruis la urbodomon de Cella, proksime al la iama kastelo. En tiu jarcento ankaŭ floris la loka astronomo nome Francisco Zarzoso. La arteza puto estis plifortigita kaj plibeligita inter la jaroj 1729 kaj 1731 fare de la kapitano de inĝenieroj Domingo Ferrari, kiu entreprenis reorganizadon de la akvolivera infrastrukturo inter Cella kaj Monreal del Campo.

Aktualo

redakti

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Cella oni malaltiĝis; fakte post plialtiĝis um la unua duono de la jarcento ĝis 3 900 loĝantoj oni malaltiĝis ĝis 2 816 loĝantoj en 2004, poste oni iomete plialtiĝis, sed poste oni denove malaltiĝis ĝis nunaj 2 578 loĝantoj.

Estas multaj altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kun retablo de 1601, la du ermitejoj, la urbodomo, la fonto (arteza puto de 130 metroj de perimetro kaj profondeco inter 9 kaj 11 m) kiel deveno de tri irigaciaj kanaletoj kun regularo de la 18-a jarcento, la romia akvedukto kun longo de 18 km, popola arkitekturo, naturaj lokoj kiel la lageto Cañizar, pinaroj ktp. Inter servoj menciindas busstacio kaj trajnstacio, lernejoj, kulturdomo, taŭrludejo, junulargastejo, naĝejo, sportejoj, sancentro ktp.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti