Monreal del Campo

Municipo de Teruelo
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Monreal del Campo (stacidomo).

Monreal del Campo [monreAL delKAMpo] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha. La loknomo Monreal del Campo estas etimologie komprenebla kiel "Reĝa Monto de la Kamparo".

Monreal del Campo
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4 4300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 486  (2023) [+]
Loĝdenso 28 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 47′ N, 1° 21′ U (mapo)40.7894628-1.3535011Koordinatoj: 40° 47′ N, 1° 21′ U (mapo) [+]
Alto 939 m [+]
Areo 89,047828 km² ( 890 4.7 828 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Monreal del Campo (Provinco Teruelo)
Monreal del Campo (Provinco Teruelo)
DEC
Situo de Monreal del Campo
Monreal del Campo (Hispanio)
Monreal del Campo (Hispanio)
DEC
Situo de Monreal del Campo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Monreal del Campo [+]
vdr

Geografio

redakti

Ĝi estas je 67 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Ĝi estas atingebla ĉefa laŭ la aŭtoŝoseo A-23 kaj la nacia ŝoseo N-234, sude de Calamocha, Fuentes Claras, Caminreal kaj Torrijo del Campo kaj norde de Villafranca del Campo. La urba kerno estas sur 939 msm.

Nordokcidente: Blancas Norde: Torrijo del Campo Nordoriente: Torrijo del Campo
Okcidente: Pozuel del Campo   Oriente: Rubielos de la Cérida
Sudokcidente: Ojos Negros Sude: Villafranca del Campo Sudoriente: Bueña

Historio

redakti

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema, kaj la loko fondiĝis inter 1120 kaj 1124. Oni konstruis fortikaĵon kaj la loĝloko kreskiĝis ĉirkaŭ la komplekso formita de kastelo, turo kaj preĝejo.

En la Unua Karlisma Milito karlistoj detruis la ĉefajn konstruaĵojn kaj incendiis la domaron; ĉio devis esti rekonstruita aliloke.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Monreal del Campo oni malsupreniris el preskaŭ 3 678 en 1940 ĝis nunaj 2 500. Tamen la malaltiĝo ne estis tiom forta kiom ĉe najbaraj loĝlokoj, ĉar Torrijo funkcias kiel ekonomia komarka ĉefurbo.

Aktualo

redakti
 
muzeo pri safrano.

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (iam safrano, jam ĉefe cerealoj), forstado, kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, ermitejo, muelejoj, muzeo pri safrano, piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti