Pozuel del Campo

municipo de Teruel

Pozuel del Campo [poZŬEL delKAMpo] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidenta pinto de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha, lime kun la provinco Gvadalaĥaro. La loknomo Pozuel del Campo estas etimologie komprenebla kiel Puteto de la Kamparo.

Pozuel del Campo
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44315
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 66  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 46′ N, 1° 30′ U (mapo)40.7717448-1.5056373Koordinatoj: 40° 46′ N, 1° 30′ U (mapo) [+]
Alto 1 128 m [+]
Areo 27,853657 km² ( 278 5.3 657 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pozuel del Campo (Provinco Teruelo)
Pozuel del Campo (Provinco Teruelo)
DEC
Pozuel del Campo
Pozuel del Campo
Situo de Pozuel del Campo
Pozuel del Campo (Hispanio)
Pozuel del Campo (Hispanio)
DEC
Pozuel del Campo
Pozuel del Campo
Situo de Pozuel del Campo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pozuel del Campo [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas je 71 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Ĝi estas okcidente de Monreal del Campo kaj oriente de El Pedregal laŭ la nacia ŝoseo N-211. La urba kerno estas sur 1128 msm (Sierra Menera) pro kio estas tre malvarma klimato. Proksimaj loĝlokoj estas Blancas (norde) kaj Ojos Negros (sude).

Nordokcidente: Blancas Norde: Blancas Nordoriente: Blancas
Okcidente: El Pedregal (provinco Gvadalaĥaro)   Oriente: Monreal del Campo
Sudokcidente: Ojos Negros Sude: Ojos Negros Sudoriente: Ojos Negros

Historio redakti

Estas restaĵoj de epoko de iberoj kaj keltiberoj rilataj al minerala riĉeco de la areo. La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. En 1248 ĝi sendependiĝis disde Daroca.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Pozuel del Campo kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 62.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado, minado kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kaj la ermitejoj, restaĵoj de kastelo, bestotrinkejo, piedirado tra proksimaj naturaj lokoj kaj minarkeologio ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti