La Codoñera

municipo en Teruel

La Codoñera [lakodoNJEra], kaj en kataluna La Codonyera, estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la oriento de la nordorienta komarko Bajo Aragón, kies administracia ĉefurbo estas Alcañiz. La loknomo La Codoñera kaj en kataluna La Codonyera estas etimologie devena el la loka kataluna codonyer kaj komprenebla kiel cidoniarbo.

La Codoñera
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44640
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 320  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 56′ N, 0° 5′ U (mapo)40.9333644-0.086386199999993Koordinatoj: 40° 56′ N, 0° 5′ U (mapo) [+]
Alto 499 m [+]
Areo 20,967467 km² ( 209 6.7 467 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Codoñera (Provinco Teruelo)
La Codoñera (Provinco Teruelo)
DEC
La Codoñera
La Codoñera
Situo de La Codoñera
La Codoñera (Hispanio)
La Codoñera (Hispanio)
DEC
La Codoñera
La Codoñera
Situo de La Codoñera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Codonyera [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas je 145 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 499 msm de altitudo, je​ 800 m dekstre de la rivero Mezquín, sur ebenaĵo ĉe la monto Santa Bárbara.

La municipa teritorio estas en la oriento de la komarko en kiu ĝi limas kun kvar aliaj municipoj inter kiuj Torrecilla de Alcañiz norde kaj Belmonte de San José sude. Ĝi estas laŭ la regiona ŝoseo A-1409 inter Castelserás norde kaj Torrevelilla sude, kaj krome estas Fórnoles sudoriente kaj Torrecilla de Alcañiz norde; kelkaj el kiuj same kiel La Codoñera estas en la strio kie oni parolas la katalunan lingvon.

Historio redakti

La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento kaj en 1280 estis menciata la preĝejo de Sankta Maria.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en La Codoñera kie oni malaltiĝis el 1 300 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 317 loĝantoj laŭlonge de la jarcento, do oni perdis preskaŭ milon da loĝantoj dum la jarcento.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (ĉefe cerealoj vitejoj kaj ĉefe olivarboj), brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj kaproj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kun svelta sonorilturo, kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti