Mas de las Matas

municipo en Teruel

Mas de las Matas [MAS delasMAtas] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudo de la nordorienta komarko Bajo Aragón, kies administracia ĉefurbo estas Alcañiz.

Mas de las Matas
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44564
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 237  (2023) [+]
Loĝdenso 41 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 50′ N, 0° 15′ U (mapo)40.8345963-0.2430645Koordinatoj: 40° 50′ N, 0° 15′ U (mapo) [+]
Alto 496 m [+]
Areo 29,986243 km² ( 299 8.6 243 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Mas de las Matas (Provinco Teruelo)
Mas de las Matas (Provinco Teruelo)
DEC
Mas de las Matas
Mas de las Matas
Situo de Mas de las Matas
Mas de las Matas (Hispanio)
Mas de las Matas (Hispanio)
DEC
Mas de las Matas
Mas de las Matas
Situo de Mas de las Matas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mas de las Matas [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas je 128 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 496 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas en la sudo de la komarko en kiu ĝi limas kun tiu de La Ginebrosa norde. Ĝi estas laŭ la regiona ŝoseo A-225 inter Alcorisa nordokcidente kaj Aguaviva sudoriente, dum laŭ la regiona ŝoseo A-226 inter Seno kaj Castellote sudokcidente kaj Calanda norde. Mas de las Matas kuŝas sur sedimenta baseno formita de la rivero Guadalope en sia meza fluejo, trapasinta la krutajn montojn de Castellote. Mas estas unu de la orientaj alirejoj al Maestrazgo, inter la valo de la grandrivero Ebro kaj la deklivaroj de la Iberia Sistemo.

Historio redakti

Gravaj restaĵoj atestas pri la pasinteco de la areo jam el Kuprepoko, de iberoj kaj romianoj.

La konkero fare de kristanoj okazis en Februaro 1169 kiam la komandoro Martín Pérez de Siones, ekposedis la zonon de Castellote kaj de Kamaron, kiu estis la nomo por visigotoj de Mas de las Matas. En 1291 ĝi formas parton de la filio de Castellote, de la Ordeno de templanoj, kaj poste estis posedo de la Ordeno de Sankta Johano de Jerusalemo en la 14-a jarcento.​

La nuna loknomo datiĝas de 1500, kiam fratoj Mata aŭ Lamata ekposedis "mas" — tradicia bieno kun teroj kaj konstruaĵoj — kiu ekestis konata kiel Mas de los Matas aŭ de los Lamatas. La familinomo konserviĝis kaj la familio Mata plue influis en la historio de la loko; unu el ili, Juan Antonio de la Mata y Barberán, estis kavalirita de Karolo la 3-a en 1776. Komence de la 17-a jarcento, Mas de las Matas estis aligita al La Ginebrosa, kaj atingis sian municipan sendependecon en 1610.

En la Milito de Hispana Sendependigo, Mas de las Matas suferis okupacion de francoj. Dum la Karlismaj militoj ĝi estis laŭvice loko de karlistoj kaj de liberaluloj, el kiuj stablis la generalo Espartero sian stabanaron en Mas inter 1839 kaj 1840. En 1934 okazis insurekcio de la sindikatanoj de CNT kiu enpoviĝis. La Hispana Enlanda Milito preskaŭ detruis la loĝlokon, kiu rekuperiĝis nur post la mezo de la 20-a jarcento.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Mas de las Matas kie oni malaltiĝis el pli ol du mil loĝantoj en 1910 ĝis nunaj 1 271 loĝantoj laŭlonge de la jarcento. La loĝantaro iomete rekuperiĝis en la lastaj jaroj per alveno de rumanoj kaj marokanoj.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da fruktarboj, legomoj), brutobredado kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la arkeologia kuŝejo de iberoj, la trinava baroka preĝejo kun elstara sonorilturo, placo kun urbodomo, ermitejo, domego, plurfaka muzeo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj, ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti