Katharina Thalbach

germana aktorino

Katharina THALBACH [katarina talbaĥ] (naskiĝis la 19-an de januaro, 1954) estas germana aktorino kaj reĝisorino.

Katharina Thalbach
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1954 (1954-01-19) (70-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko
Familio
Patro Benno Besson
Patrino Sabine Thalbach
Frat(in)o Madeleine Besson
Edz(in)o Thomas Brasch
Infano Anna Thalbach
Parencoj Madeleine Besson
Pierre Besson
Okupo
Okupo filmreĝisoroteatra reĝisoro • teatra aktoro • filmaktoro • voĉaktoro
vdr

Kiel filino de la reĝisoro Benno Besson kaj la aktorino Sabine Thalbach ŝi naskiĝis en Orienta Berlino. Jam en la aĝo de kvin jaroj ŝi unuafoje aperis sursceneje kaj kunagis en filmoj. Post la morto de ŝia patrino interalie Helene Weigel okupiĝis pri la aktora talento de la junulino.

En la jaro 1969 Katharina Thalbach prezentis sian unuan grandan teatran rolon, en la Dreigroschenoper de Bertolt Brecht.

En 1976 ŝi kun sia edzo, la verkisto Thomas Brasch, ekloĝis en Okcidenta Berlino. Ŝi sukcesis daŭrigi sian karieron tie, kaj en la kino kaj en la teatro, kie ŝi ekde la fino de la 1980-aj jaroj ankaŭ agas kiel reĝisorino.

Ŝia filino Anna ankaŭ estas konata aktorino.

Listo de filmoj redakti

  • Lotte in Weimar (1974)
  • Die Leiden des jungen Werther (1976)
  • Das zweite Erwachen der Christa Klages (1977)
  • Die Blechtrommel (1979)
  • Engel aus Eisen (1980)
  • Paradies (1986)
  • Follow Me (1988)
  • Kaspar Hauser (1992)
  • Alles auf Anfang (1993)
  • Gefährliche Freundin (1996)
  • Solo für Klarinette (1997)
  • Der Hauptmann von Köpenick (1997)
  • Die Rättin (1998)
  • Sonnenallee (1999)
  • Die Manns (2001)
  • Harte Brötchen (2002)
  • Die Quittung (2003)

Regisoraj laboroj redakti

  • Der Hauptmann von Köpenick en la Berlina Maxim-Gorki-Theater
  • Macbeth kaj Romeo und Julia en la Hamburga Thalia Theater