Híjar [Iĥar] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo, en la regiono Aragono (Hispanio). Ĝi estas ĉefurbo de la regioneto (komarko) nomita Bajo Martín.

Híjar
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44530
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 797  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 10′ N, 0° 27′ U (mapo)41.1747377-0.45159849999999Koordinatoj: 41° 10′ N, 0° 27′ U (mapo) [+]
Alto 291 m [+]
Areo 165,358522 km² (1 653 5.8 522 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Híjar (Provinco Teruelo)
Híjar (Provinco Teruelo)
DEC
Situo de Híjar
Híjar (Hispanio)
Híjar (Hispanio)
DEC
Situo de Híjar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Híjar [+]
vdr

Híjar situas je 72 kilometroj for de Zaragozo, apud la aŭtovojo N-232. La mallarĝa sed longa municipa teritorio trapasas la komarkon el plej sudorienta pinto ĝis la centrokcidento. La loĝloko laŭ ŝoseo estas inter Urrea de Gaén kaj Albalate del Arzobispo (sudokcidente) kaj Samper de Calanda (nordoriente). Krome La Puebla de Híjar estas norde.

Proksime de la urba kerno (291 m de altitudo) fluas la rivero Martín. La altitudo gamas inter 516 m sudoriente (Cabeza Gorda) kaj 230 m borde de la rivero Martín.

Nordokcidente: Vinaceite Norde: La Puebla de Híjar Nordoriente: Samper de Calanda
Okcidente: Belchite (Zaragoza) kaj Lécera (Zaragoza)   Oriente: Alcañiz
Sudokcidente: Albalate del Arzobispo Sude: Urrea de Gaén Sudoriente: Andorra

Historio

redakti
 
Preĝejo de Sankta Maria.

Estas rokpentraĵoj kaj restaĵoj de romia epoko.

Híjar estis konkerita el islamanoj fare de Galín Jiménez, senjor de Belchite, en tempo de Ramón Berenger la 4-a. En la 14-a jarcento oni konstruis la preĝejojn kaj la ponton. En tiu epoko estis kvartaloj de judoj kaj de islamanoj. La Katolikaj Gereĝoj faris la senjorlandon duklandom formita de Híjar, La Puebla de Híjar, Urrea de Gaén kaj La Puebla de Albortón.

La loko suferis rabadojn kaj malfacilaĵojn dum la Milito de Hispana Sendependiĝo kaj dum la Karlismaj militoj.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Híjar pro rura elmigrado oni malaltiĝis el preskaŭ 4 000 loĝantoj en 1920-aj jaroj ĝis nunaj 1 771 loĝantoj.

Aktualo

redakti

Ekonomio baziĝas sur agrikulturo kaj brutobredado. Altiraĵoj de la urbo estas la preĝejo, ermitejoj, restaĵoj de la kastelo, juda kvartalo (iama sinagogo, nun ermitejo) ktp.

La plej gravaj festoj estas dediĉitaj al la Virgulino de Arcos kaj al la Dipatrino Carmen. Elstaras ĉefe la Sankta Semajno, la plej grava kaj malnova de la historia regioneto Malsupra Aragono (Bajo Aragón). Estas tre fruaj skribaĵoj, kiuj jam parolas pri la Sankta Semajno de Híjar. Elstara ago estas la tamburaj kaj tamburegaj ruligadoj, en kiu partoprenas preskaŭ ĉiuj la vilaĝaj enloĝantoj.

Eksteraj ligiloj

redakti
  • Urbestraro kaj urbodomo de Híjar: [1]

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti