Samper de Calanda

Samper de Calanda [samPER dekaLANda] estas urbo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordorienta parto de la nordorienta komarko Bajo Martín, kies administracia ĉefurbo estas Híjar, dum la kultura ĉefurbo estas Albalate del Arzobispo.

Samper de Calanda
Samper de Calanda 01.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44520 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 731  (2022) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 11′ N, 0° 23′ U (mapo)41.1890842-0.38792810000001Koordinatoj: 41° 11′ N, 0° 23′ U (mapo) [+]
Alto 258 m [+]
Areo 142,799568 km² (1 427 9.9 568 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Samper de Calanda
Situo de Samper de Calanda

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Samper de Calanda [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

Ĝi estas je 155 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 258 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas inter tiuj de Castelnou (norde) kaj de Híjar (sude). La municipa teritorio estas en la nomata Dezerto de Calanda, arida zono de malabunda precipitaĵo, mildigita nur per la rivero Martín, kiu trapasas la teritorion okcidente. La altitudo gamas inter 440 m oriente kaj 200 m borde de la rivero.

Samper de Calanda estas atingebla laŭ la regiona ŝoseo A-224 el Castelnou kaj Jatiel (nordoriente) kaj de Híjar (sudokcidente).

Nordokcidente: Jatiel Norde: Castelnou Nordoriente: Escatrón (Zaragoza)
Okcidente: La Puebla de Híjar kaj Híjar   Oriente: Alcañiz
Sudokcidente: Híjar Sude: Híjar Sudoriente: Alcañiz kaj Híjar

HistorioRedakti

La konkero de la zono fare de kristanoj estis farita de Ramon Berenger la 4-a.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Samper de Calanda pro rura elmigrado oni malaltiĝis ĝis nunaj 731 loĝantoj.

AktualoRedakti

Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da vitejoj, legomoj), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj kaproj). Nune gravas rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kun ceramika kupoltegmento kaj dutura fasado, kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti