Albalate del Arzobispo
Albalate del Arzobispo [albalate delarzoBISpo] estas urbo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidenta parto de la nordorienta komarko Bajo Martín, kies administracia ĉefurbo estas Híjar, dum la kultura ĉefurbo estas Albalate del Arzobispo mem. La termino Albalate devenas de la araba "al-balat", «la vojo», kaj la kromnomo aludas al aparteno al la ĉefepiskopeco de Zaragozo.[1]
Albalate del Arzobispo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44540 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 955 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 7′ N, 0° 31′ U (mapo)41.122777777778-0.50944444444443Koordinatoj: 41° 7′ N, 0° 31′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 343 m [+] | ||
Areo | 205,686966 km² (2 056 8.6 966 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Albalate del Arzobispo [+] | |||
Geografio
redaktiĜi estas je 135 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj ĉe la Sierra de Arcos en la maldekstra bordo de la rivero Martín, sur 342 msm de altitudo. Albalate estas atingebla el nordoriento laŭ la regiona ŝoseo A-224 el Urrea de Gaén kaj Híjar, el sudo laŭ la regiona ŝoseo A-223 el Andorra, el sudokcidento laŭ la regiona ŝoseo A-1401 el Ariño kaj laŭ la regiona ŝoseo A-223 el Lécera. La municipa teritorio limas nordoriente kun tiu de Urrea de Gaén kaj norde kaj oriente kun tiu de Híjar.
Historio
redaktiEstas prahistoriaj rokpentraĵoj en du grupoj: «Los Estrechos» kaj «Los Chaparros». la unua enhavas 25 figurojn ruĝnigrajn, el kiuj elstaras ina figuro kun markita sekso kaj radioj super kapo. En la dua elstaras grupo de skemaj figuroj helruĝaj, nome ses individuoj prenitaj mane kvazaŭ dance. Estas ankaŭ du gravaj kuŝejoj de Eneolitiko: ortangula tombo enhavis du homajn skeletojn, ceramikon, poluritan hakilon kaj sagopinton. En aliaj estis du kompletaj kranioj kaj aliaj homaj ostoj.
Estas ankaŭ restaĵoj de romia epoko (iama murego), dum de araba epoko restis nur la loknomo kaj la urba strukturo de mallarĝaj kaj krutaj stratoj. La konkero de la loko fare de kristanoj estis farita de Ramon Berenger la 4-a, kiu en 1149 donis la urbon kaj la kastelon de Albalate al la episkopo Bernardo de Zaragoza. Ekde tiam kaj dum pli ol ses jarcentoj, Albalate apartenis al la zaragoza episkopo. En 1205, Pedro la 2-a rajtigis ĉiusemajnan bazaron. Albalate hegemoniis en aro formita per Albalate, Andorra, Almochuel, Arcos —nun malaperinta—, Ariño kaj El Cardadal. En 1318 la urbo ekestis nomita Albalate del Arzobispo kaj oni ekkonstruis la gotikan kastelon kiu poste iĝis ĉefepiskopa rezidejo kaj stokejo. Estis juda komunumo reloĝata en 1400 sub protekto de García Fernández de Heredia, ĉefepiskopo de Zaragozo, probable per judoj fuĝintaj de aliaj zonoj pro persekutoj de 1391. Ili rajtis starigi sinagogon, tombejon kaj registon. Eble la ĉefepiskopo de Zaragozo celis eviti ŝuldojn de la urbo.
En la 18-a jarcento oni konstruis la ponton kaj la preĝejon de Sankta Jozefo. Krome kleristoj enkondukis novan variaĵon de olivarbo kiu estos fruktodona, nome ampeltre. Dum la Unua Karlisma Milito la 21an de Marto 1836, karlistoj de Ramón Cabrera kun tiuj de Quílez batalis proksime de Albalate kontraŭ la registaraj trupoj de la kolonelo Churruca kaj dum tiu milito la urbo estis atakita foje de la sekvantoj de la pretendanto karlista. Same la Hispana Enlanda Milito okazigis gravajn perdojn.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Albalate del Arzobispo pro rura elmigrado oni malaltiĝis el 4630 loĝantoj en 1920 ĝis nunaj 1977 loĝantoj.
Aktualo
redaktiBazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da vitejoj, legomoj), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj kaproj). Nutrindustrio produktas viandon (ŝinkon) kaj lakton. Nune gravas rura turismo.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la gotika trinava preĝejo de Asunción kun mudeĥara turo, la preĝejo de Sankta Jozefo, la konvento de Sankta Ana, la ermitejoj, kastel-palaco episkopa, Sanktejo de la Virgulino de Arcos (nura restaĵo de iama loĝloko Arcos) kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Celdrán, Pancracio (2006). Diccionario de topónimos españoles y sus gentilicios. Espasa. ISBN 84-670-0146-1.