Makako

Makako (Macaca) estas genro da simioj de la malnova mondo. Makakoj vivas en Azio de Hindio kaj Tibeto orienten ĝis Sulaveso, Javo, la Filipinoj kaj Japanio. Unu specio, la magoto (Macaca sylvanus), vivas en Nordorienta Afriko kaj Ĝibraltaro. En 2005 por la unua fojo dum pli ol 100 jaroj oni malkovris novan specion, Macaca munzala, el Arunaĉal-Pradeŝo (Nordorienta Hindio).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Makako
Macaca mulatta
Macaca mulatta
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Subklaso: Placentuloj Eutheria
Ordo: Primatoj Primates
Familio: Cerkopitekedoj Cercopithecidae
Subfamilio: Cercopithecinae
Genro: Makako Macaca
Lacepede, 1799
Magoto Simia inuus
Linnaeus 1758 = Simia sylvanus Linnaeus 1758

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiuj orientalisaj kaj palearktisaj bestoj ofte estas uzataj por medicina esplorado, ĉar iliaj genoj multe similas al tiuj de la homo.

En 1990 oni malkovris ke preskaŭ ĉiuj (90%) malsovaĝaj makakoj estas kontaĝitaj per la viruso Herpeto-B. Tio ne ĝenas la makakojn, sed kiam la homo estas kontaĝita per ĝi, morto povas esti la rezulto.

Taksonomio redakti

  • Genro Macaca (Makakoj)
    • Macaca sylvanus Magoto
    • Macaca silenus
    • Macaca nemestrina
    • Macaca leonina
    • Macaca pagensis
    • Macaca siberu
    • Macaca maura
    • Macaca ochreata
    • Macaca tonkeana
    • Macaca hecki
    • Macaca nigriscens
    • Macaca nigra
    • Macaca fascicularis - Longvosta makako [1]
    • Macaca arctoides
    • Macaca mulatta Rezuso
    • Macaca cyclopis
    • Macaca fuscata, ankaŭ Japana makako
    • Macaca sinica
    • Macaca radiata
    • Macaca assamensis - Asama makako [2]
    • Macaca thibetana
    • Macaca munzala Arunaĉala makako

Referencoj redakti