Herpeto

infekta malsano
3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 23 dec. 2018.

Herpeto estas infekta malsano, kaŭzata de virusoj HSV1 kaj HSV2 el la familio Herpetvirusoj (herpesviridae).

Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (prova versio 11)
1B74 herpeto
vdr

La malsanoj kaŭzitaj de HSV1

redakti
 
Lipa herpeto

Lipa herpeto

redakti

Ĝi estas la plej kutima formo de la herpeto kaŭzata de HSV1. Oni infektiĝas per kontakto kun infektita persono. Veziketoj aperas sur la lipoj. La veziketoj malaperas kutime post 10-12 tagoj kaj ne lasas markojn sur la haŭto.

La malsanoj kaŭzitaj de HSV2

redakti
 
Prepucia herpeto

Seksorgana herpeto

redakti

Oni infektiĝas per seksaj kontaktoj. Ĉe viroj veziketoj aperas sur la glano kaj la prepucio. Ĉe virinoj veziketoj aperas sur la vagino, la vulvaj lipoj kaj la perineo.

Denaska herpeto

redakti

Infanetoj infektiĝas per viruso estanta en la naskokanalo de la patrino. Nedanĝeraj veziketoj povas aperi sur la tuta korpo.

Eksteraj ligiloj

redakti