Senŝofora aŭto estas tipo de aŭto, kiu ne havas ŝoforon. Malgraŭ tio, ĝi povas moviĝi sen homa helpo, per detektiloj kiuj kolektas diversajn informojn pri la ĉirkaŭo, kaj per komputilo kiu decidas kiel bone reagi al la nuna situacio. (Ekzemple per bremsado aŭ turnado).

Sensiloj en la kolizio-avertsistemo kiu inkludas radaron (bluan) kaj infraruĝajn fotilojn (rozkolorajn) instalitajn en aŭto de modelo Lexus LS 600
Ilustraĵo montranta la funkciadon de la averta kaj preventa sistemo kontraŭ akcidento. Kiam la veturilo malantaŭe eniras la rozkoloran areon, averta sono aŭdiĝos. Kaj kiam la ĝi eniras la ruĝan zonon, la bremsoj estos aktivigitaj aŭtomate
Senŝofora aŭto Waymo
EasyMile EZ10 kun pordoj malfermitaj

Sekureco redakti

Esploroj montris ke tiuj veturiloj estas pli sekuraj ol tiuj kun homaj ŝoforoj, ĉar komputilo ne emas malrespekti kondukregulojn, povas kolekti pli da informoj ol homoj (ekzemple pri aŭto kaŝita malantaŭ alia aŭto), kaj povas reagi pli rapide al situacioj. Senŝoforaj aŭtoj ankaŭ povas komuniki inter si por malpermesi miskomprenojn kaj solvi malsimplajn elektojn pri prioritato aŭ evitado.

Uzoj redakti

Kvankam tiu aŭtomata sistemo povas esti multekosta, la nebezono havi ŝoforon estas avantaĝa en lokoj, kie mankas ŝoforistoj aŭ kie ili kostas tro multe. Pro tio, senŝoforaj aŭtoj por publika transportado estas provata en kelkaj landoj kiel Nederlando kaj Japanio, kie publikaj busoj estas uzataj por solvi problemojn de danĝero aŭ de izoleco.[1]

Firmao kiel Uber multe enspezas je senŝoforaj aŭtoj por komerca transportado. Uber okazigis plurajn testojn de taksi-sistemo uzante senŝoforajn aŭtojn.[2]

Malgraŭ tio, en 2017, senŝoforaj aŭtoj ankoraŭ ne estas grandskale aĉeteblaj kaj uzeblaj por individuoj.

Ekzemploj redakti

En januaro 2018 la Centra Scienc-Esplora Aŭtomobila kaj Aŭtomotora Instituto (Rusio) publikigis informojn pri la kreita de ĝi senŝofora versio de LADA Kalina. Tiutempe ĝi jam kapablis veturi kun rapideco ĝis 50 km/hore, sekvi alian aŭton, sin turni, rekoni aperantajn obstaklojn, vojsignojn kaj vojmarkilojn. Ĝi ankaŭ povis veturi malantaŭen kun rapideco ĝis 5 km/hore, sekvi itineron laŭ mapo, doni sonajn kaj lumajn signalojn. La aŭto povis memstare ekmoviĝi, lanĉinte elektran motoron, povan je 30 kVt (maksimume 72,4 kVt), ebligantan veturi ĝis 50 km[3].

Referencoj redakti