Preĝejo Mario pacreĝino (Cottbus)

Preĝejo Mario Reĝino de la paco (germane: St. Maria Friedenskönigin) troviĝas en Cottbus, Germanujo (Adolph-Kolping-Straße 17). Arĥitektis Anton Mokroß: la stilo estas de brikoesprimismo kaj Nova objektivismo.

katolika Mario-kirko en Cottbus

Historio redakti

Pro la kreskego de la katolikaro post la Unua mondmilito la spaco ĉe Kristo-kirko (kiu konstruitis en 1850) ne plu sufiĉis.[1] Sekve konstruitis post sukcesa ses jarojn daŭrinta monkolekto en 1934/35 nova konstruaĵo.[2] La aranĝo de la interno estis en la manoj de la loka lignoskulptisto Felix Hertelt.

Restaŭrado ĝenerale okazis inter 1976 kaj 1982; en 1994 ĝi promociiĝis je preposta kirko.

Arkitekturo redakti

 
la interno

Havas la preĝejo longan rektangulan, trinavan horizontalan projekciaĵon kun norden orientita apsido kaj duobla turfasado kun meze surmetita radia kruco. La fronto kaŝas la enirejon kun tri portaloj kaj antaŭtegmento. Supre oni spektas rondarkan niĉon kun figuro de Jesuo Kristo de super natura grandeco.

Komence la malekstero dezajnitis kiel tradicia altarenspektanta tuto kun plialtigita ĥorejo. En la 1970-a jaroj ĝi dividitis per pluraj vandoj el kio estiĝis centra ĉambro taŭga por diservoj. Nuntempe la altaro estas iomete plialtigita sur transepto al kiu el tri flankoj grupiĝas la mesirantoj. Samloke estas ambono, seĝo de la diservgvidanto kaj tabernaklo. Ĉi tio el la meza navo iom eltrenitis tiel ke la areeto ĉirkaŭa uzeblas kiel privata preĝloketo. Samakse estas ankaŭ blankkolora krucifikso el ligno.

La origina, plialtigita altarejo refaritis en 2015, laŭ planoj de la arĥitekto Thomas Woskowski, al ĉ. 50 m² larĝa kaj ĉ. 11 m alta Jozefo-kapelo. En ĝi estas murpentraĵo kaj artiste beligita vitralo de Helge Warme. Kapele recitatas litanioj, edifaj tekstaj kaj okazas preĝkunvenoj kaj porinfanaj diservoj.[3] La tuto estas monumentprotektotaĵo[4]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti