Nova objektivismo (arkitekturo)

Kiel nova objektivismo (laŭ la germana Neue Sachlichkeit) oni nomas en la arkitekturo – same kiel en la literaturo kaj arto – la dislimiĝon de la esprimismo de la fruaj 1920-aj jaroj ĝis en la unuaj jaroj post la Dua Mondmilito. En la arkitekturo oni celas per la termino aparte tiujn verkojn, kiuj pli malfrue famiĝis kiel Bauhaus-stilo aŭ Bauhaus-arkitekturo.

Etaĝodomo de Ludwig Mies van der Rohe en la stutgarta Kolonio Weißenhof

Termino redakti

La termino nova objektivismo dankas sian ekeston ankaŭ al la fakto, ke per la forturniĝo de eminentaj artistoj de la secesio antaŭ la Unua Mondmilito en Germanio jam ekzistis certa "unua" objektiveco en arkitekturo kaj artmetio. La komencoj por forma simpligo en la artmetio fariĝis ekkoneblaj jam dum la granda artmetia ekspozicio el 1906 je Dresdeno. Per fondado de la arkitekta kaj artista asocio Deutscher Werkbund en 1907 ekspozicioj kaj publikaĵoj temigis kune kun unuaj komencoj de industria fasono objektivecon, celemon kaj modernan celstilon en pli kaj pli vasta publiko. La fino de ĉi tiu "unua" objektivismo en la arkitekturo estas datigebla je la komenco de la Unua Mondmilito per la unuaj jam ekvideblaj komencoj de la esprimismo kaj lige kun la disputoj en la antaŭtempo de la granda kolonja ekspozicio de Werkbund en 1914, kie sin anoncis per iaspeca tendencodisputo la ribelo de juna artistogeneracio (inter alie Walter Gropius kaj Bruno Taut) kontraŭ Hermann Muthesius.

Konstruaĵoj redakti

 
Domo de malsano-asekuro AOK en Mannheim
 
Kinejo Roxy-Palast en Berlino, konstruita de Martin Punitzer

Al la nova objektivismo tamen ankaŭ apartenas multaj domoj kaj urbokonstruaj projektoj de arkitektoj kiel Bruno Taut aŭ Mies van der Rohe, ekzemple Kolonio Weißenhof el la dua duono de la 1920-aj jaroj. Al la plej gravaj propagandistoj de la transiro de esprimismo al nova objektivismo aŭ la tiel nomata "raciismo" apartenas kritikisto Adolf Behne, aparte per lia traktaĵo Der moderne Zweckbau (la moderna celtaŭga domo) aperinta en 1925. La nova objektivismo finiĝis en Germanio per la nazia potencopreno per ilia respektiva kulturpolitiko, kiu fermis la Bauhaus kaj elpelis multajn reprezentantojn de ĉi tiu stilo en la elmigradon al Usono kaj Israelo.

En Aŭstrio estas menciinda ĉefe la verkaro de la arkitektoduopo Emil Hoppe kaj Otto Schönthal. La du apartenas krom Marcel Kammerer al la interna rondo de la Skolo de Otto Wagner. Al la malmultaj konserviĝintaj ekzemploj de ilia verkaro apartenas la halonaĝejo (1932) kaj la akceptejo de la (1934) Hotelo Südbahn je Semmering. Post la Dua Mondmilito unualinie Franz Mörth reekprenis la tradicion de la nova objektivismo. Al liaj plej gravaj verkoj apartenas la novkonstruo de la Laboristoĉambro je Vieno kaj la alikonstruo de la iama Resanigejo Wienerwald en 1952.

Literaturo redakti

  • Architektur 1900–1929 in Deutschland. Reprint der vier blauen Bücher: „Bauten der Arbeit und des Verkehrs“, 3-a kaj lasta eldono 1929, „Wohnbauten und Siedlungen“, 3-a kaj lasta eldono 1929, „Bauten der Gemeinschaft“, 3-a kaj lasta eldono 1929, „Die deutsche Wohnung der Gegenwart“, 4-a kaj lasta eldono 1932. En la anekso: teksto de la unua eldono de Walter Müller-Wulckow: „Bauten der Arbeit“, 1925 k. a. Noveldonita de Hans-Curt Köster. Langewiesche, Königstein im Taunus 1999, ISBN 3-7845-8041-6.
  • Sabina Becker: Neue Sachlichkeit. 2 volumoj (Bd. 1: Die Ästhetik der neusachlichen Literatur (1920–1933). Bd. 2: Quellen und Dokumente.). Böhlau, Kolonjo k. a. 2000, ISBN 3-412-15699-X (Samtempe: Saarbrücken, Univ., Habil.-Schr., 1997).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti