Malsuprasoraba muzeo (Cottbus)

muzeo en Germanio

La Malsuprasoraba muzeo (sorabe: Serbski muzej; germane Wendisches Museum) troviĝas en Cottbus, Germanujo (Mühlenstraße 12). Temas pri la centra dokumentada ejo de tiu ĉi oficiale agnoskita minoritato en Germanujo traktante la kulturon kaj historion de la soraboj en Malsupra Luzacio. Kuratoras (stato de 2022) Martina Noack, Christina Kliem kaj Steffen Krestin.

Sorbisches Museum in Cottbus

Historio redakti

Fermita estis la muzeo ekde la 1.1.2016 por radikaj aliaranĝoj; anstataŭe oni metis eksponaĵojn samteme en la Urban muzeon. Reinaŭguro okazis en la 28.10.2020 malmultajn tagojn post neceso de nova fermiĝo pro la kronvirusa epidemio.[1]

En sia nuna formo ekzistas nia kolekto ekde 1994 baziĝante sur en 1908 ĉe regionhistorimuzeo en Cottbus estiĝinta kamparana elmontrada ĉambro. Ĝi daŭre ekzistis ĝis 1945. Post la Dua mondmilito ĝi pereis.

Dum GDR-tempo aranĝitis en 1980 muzeo pri malsuprasoraba literaturo ĉe Kastelo Branitz; unue kiel daŭra ekspozicio poste kiel migra. Mallonge poste ĝi bedaŭrinde metitis en arkivejon. Post 1985 elpensitis - inspirite de la arkiveja posedostoko - nova ekzpozicio. Estis la celo kaj montradi literaturaĵojn kaj liveri informojn pri soraba muziko, kamparanaj kutimoj kaj moroj kaj lokaj aferoj de vidaj artoj. Gazeta kaj libra datenaroj estu je publika dispono por plikonatigi tiun ĉi kulturon.

Multe da klopodoj en la 1980-aj jaroj kaj malantaŭ Turniĝo ebligis en la 3.6.1994 la malfermon de la nuna muzeo.[2]

Alia muzeo (suprasoraba) institucio troviĝas en Bautzen kiu nomiĝas Soraba muzeo.

Sinprezento nuna redakti

Krom daŭra ekspozicio oni aranĝis en la 15 muzeĉambroj pli ol 40 nedaŭraj specialaj elmontradoj pri diversaj temoj. Ĉiuj memkompreneble estis dulingvaj germane-sorabe! Muzee oni atentu ankaŭ pri la plej granda kolekto da malsuprasorabaj tradicivestaĵoj (Spreewaldtracht).

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Werner Meschkank: Serbski muzej w Chośebuzu. Das Wendische Museum in Cottbus. Wendisches Museum, Cottbus, 1996. (muzea gvidlibro)
  • Albrecht Lange: Die Tracht des Hannoverschen Wendlandes. Drastwa Polobskich Slowjanow w Hannoverskej. Eldonis Wendisches Museum Cottbus (redaktis Martina Noack kaj Michael Kablitz)

Eksteraj ligiloj redakti

51.7598414.334476