Puerto Montt
Puerto Montt estas urbego, havenurbo, ĉefdiocezo, universitata urbo en suda Ĉilio, en regiono Los Lagos. Ĝi estas ankaŭ regiona kaj provinca ĉefurboj, krome ĝi estas konsiderita la "ĉefurbo" de ĉilia Patagonio.
Puerto Montt | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 169 736 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 3 331 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 28′ S, 72° 56′ U (mapo)-41.4718-72.9396Koordinatoj: 41° 28′ S, 72° 56′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 14 m [+] | ||
Areo | 50,95 km² (5 095 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-04:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- Loĝantaro: 218,858 en 2012
- Supermara alteco: 14 m
- Areo: 1673 km²
- Telefonkodo: 56 + 65
- Poŝtkodo: 54800000
- Horzono: UTC – 4 (somere UTC – 3)
- 41° 28′ 00″ S 72° 56′ 00″ U / 41.46667 °S, 72.93333 °U (mapo)
GeografioRedakti
Puerto Montt situas laŭ golfo de Pacifiko. Temuco troviĝas 306, Koncepciono 516, Talcahuano 529, Rancagua (Ĉilio) 835, ’’’Santiago de Ĉilio’’’ 914, Valparaiso 944, Viña del Mar 950, Punta Arenas 1308, Antofagasta (urbo) 1996, Iquique 2379, Arica 2569 km.
HistorioRedakti
Origine tiu loko estis kovrita per densa arbaro. En 1851 ekspedicio alvenis por fari vojon, sed ili konstruis ankaŭ domojn. Puerto Montt mem estis fondita post 2 jaroj, la loknomo venis de aktuala prezidanto Manuel Montt, kiu tiutempe allogis germanojn vivi tie ĉi. En 1969 malriĉuloj okupis lokojn por konstrui domojn. Post tagoj 250 policanoj atakis ilin, ĉiuj ĵuskonstruitaj hejmoj estis bruligitaj kaj 8 domokupantoj estis mortpafitaj.
EkonomioRedakti
Ekonomio de Puerto Montt estas bazita sur agrikulturo, brutaro, fiŝkaptado de salmoj kaj lignaĵindustrio.
TrafikoRedakti
Puerto Montt havas signifan havenon kaj flughavenon. El la urbego kuras vojoj al nordo kaj sudo.
KlimatoRedakti
Puerto Montt havas malsekan oceanan klimaton kun abunda pluvokvanto. Jare pluvas po 1765 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa temperaturo estas 10 ° C. Frostoj estas tre maloftaj, la ĉefaj frostaj monatoj estas inter aprilo kaj oktobro. Inter januaro-aprilo foje mezuris eĉ 30 ° C.
VidindaĵojRedakti
ĜemelurbojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo de Puerto Montt Arkivigite je 2011-05-03 per la retarkivo Wayback Machine hispane
- mapo, distancoj
- [1] angle