Temuco
publikigita versio estis patrolita je 22 aŭg. 2022. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 22 aŭg. 2022.
Temuco [teMUko] estas urbego, universitata urbo en suda Ĉilio, en regiono Araŭkanio.
Temuco | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4780000 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 282 415 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 5 638 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 44′ S, 72° 35′ U (mapo)-38.7399-72.5901Koordinatoj: 38° 44′ S, 72° 35′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 360 m [+] | ||
Areo | 50,09 km² (5 009 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-04:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- Loĝantaro: 262,530 en 2012
- Supermara alteco: 360 m
- Areo: 464 km²
- Telefonkodo: +56 45
- Poŝtkodo: 4780000
- Horzono: UTC – 4 (somere UTC – 3)
- 38° 44′ 00″ S 72° 40′ 00″ U / 38.73333 °S, 72.66667 °U (mapo)
GeografioRedakti
Temuco situas egaldistance inter Pacifiko kaj Andoj laŭ rivero. Koncepciono troviĝas 215, Puerto Montt 306, San Bernardo (Ĉilio) 595, ’’’Santiago de Ĉilio’’’ 613, Viña del Mar 644, Valparaiso 639, Punta Arenas 1609, Antofagasta (urbo) 1691 km.
HistorioRedakti
Temuco (tiam Recabarren) estis fondita por armea fortikaĵo en 1881. En la sekva jaro jam la unuaj gravaj stratoj komencis formiĝi. En 1888 formiĝis la unua elektita municipo.La vilaĝo rapide evoluis pro la agrikulturo kaj la bredado. Baldaŭe ĝi iĝis provinca ĉefurbo. En 2010 kaj 2011 sismoj okazis.
TrafikoRedakti
Temuco estas atingebla per la Tut-Amerika Ŝoseo, krome la urbego estas nabo de vojoj el la marbordo kaj el la montaro. La urbego havas flughavenon. En Temuco aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
KlimatoRedakti
Temuco situas en mediteranea klimato. La averaĝa jara temperaturo estas 13 °C, sed inter decembro-marto tio estas 22 °C, inter junio-aŭgusto nur 4 °C. Jare pluvas po 1212 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter majo-julio la pluvo pli oftas.
FamulojRedakti
Poetoj Gabriela Mistral kaj Pablo Neruda (ambaŭ Nobel-premiitoj) vivis en Temuco por iom da tempo.
ĜemelurbojRedakti
FontojRedakti
- [1] Arkivigite je 2011-09-27 per la retarkivo Wayback Machine hispane
- mapo, distancoj
- [2][rompita ligilo] angle