Neuquén

setlejo en Argentino

Neuquén [neŭkEn] estas urbo kaj ĉefurbo de la argentina provinco de Neuquén, situa en oriento de la provinco, ĉe la kunfluo de la riveroj Limay kaj Neuquén. La urbo havas populacion de pli da 265,000 loĝantoj, kio faras ĝin la plej granda urbo en Argentina Patagonio. Ĝi troviĝas en la plej orienta pinto de la provinco, kien ĝi estis lokigita de la tiama guberniestro komence de la 20a jarcento kontraŭ la popola sento, kiu petis lokigon pli proksiman al la limo kun Ĉilio. La 19an de majo de 1904 oni faris tiun decidon por profiti la pli facilan eliron de varoj per fervojo, kiu atingis nur tiun lokon; oficiale la urbo estis fondita la 12an de septembro de 1904 kaj tuj poste prosperiĝis.

Neuquén

emblemo

municipourbo • urbego

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo Q8300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 231 198  (2010) [+]
Loĝdenso 3 670 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 57′ S, 68° 4′ U (mapo)-38.951833333333-68.059194444444Koordinatoj: 38° 57′ S, 68° 4′ U (mapo) [+]
Alto 250 m [+]
Areo 63 km² (6 300 ha) [+]
Horzono UTC-03:00 [+]
Neuquén (Neŭkeno)
Neuquén (Neŭkeno)
DEC
Neuquén
Neuquén
Situo de Neuquén
Neuquén (Argentino)
Neuquén (Argentino)
DEC
Neuquén
Neuquén
Situo de Neuquén

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Neuquén [+]
vdr

Ĝi formas kunurbejon kun la urboj de Plottier (provinco Neuquén) kaj Cipolletti (provinco Río Negro), nomata Neuquén - Plottier - Cipolletti, kiu povus esti konsiderata la "ĉefurbo de Comahue". Krome je malmultaj kilometroj troviĝas la urbo de Centenario.