Masakro de Badajoz

La masakro de Badajoz okazis dum la tagoj post la batalo de Badajoz, dum la Hispana Enlanda Milito, kaj estis rezulto de la subpremado farita de la insurekcia armeo kontraŭ civiluloj kaj militistoj defendantoj de la Dua Hispana Respubliko post la konkero de Badajoz fare de la fortoj insurekciantaj kontraŭ la Respubliko, kiu okazis el 14a de aŭgusto 1936 nokte kaj la 15a de aŭgusto 1936 matene.[1]

Leŭtenanta kolonelo de la frankisma armeo Juan Yagüe. Li komandis la trupojn kiuj fifaris la masakron de Badajoz.
Aspekto de la tiama taŭrludejo de Badajoz, kiu funkciis kiel karcero kaj ekstermejo post la konkero de la urbo fare de la insurekciaj fortoj. La vehikloj estis de la respublika flanko, sed detruis iin bombado fare de la insurekciuloj. Kuŝas du kadavroj, sed oni ne certas ĉu temas pri viktimoj de la bombardado (plej verŝajne) aŭ de la ekzekutoj.

Ĝi estis unu de la plej polemikaj momentoj de la milito, ĉar la nombro de viktimoj kaj la vera disvolvigo de la masakro ege varias depende de la historiistoj, esploristoj kaj propagandistoj. Krome, ĉar rezultis venkinta en la milito fakte la insurekcia tendaro, kiu okazigis la masakron, neniam okazis oficiala esplorado pri la afero kaj eĉ ege oni manovris prie. Ĉiuokaze, la plej oftaj ĉirkaŭkalkuloj sugestas inter 1 800 kaj 4 000 murdojn,[2] en faroj kvalifikitaj de kelkaj asocioj pri homaj rajtoj kiel krimoj kontraŭ la homeco.[3]​ Oni denoncis tiujn farojn kiel genocido en 2007. Sed tio ne estis akceptita ĉar jam estis mortintaj la ĉefaj responsuloj pri la masakro kaj la delikto ne estis tipigita kiam ĝi okazis.[4][5][6]

Estris la trupojn kiuj fifaris la masakron de Badajoz estis la kolonelo Juan Yagüe kiu, post la milito, estis nomumita ministro de la Aerarmeo fare de Francisco Franco. El la masakro, Yagüe estis konata kiel "la buĉisto de Badajoz".[7]

Referencoj redakti

  1. Alberto Reig Tapia, Memoria de la guerra civil. Los mitos de la tribu, Alianza Editorial, Madrid, 1999, pp. 114-115
  2. ALEJANDRO TORRÚS 76 años después de la matanza de Badajoz (Público) 12/08/2012, alirita la 7an de februaro 2024.
  3. LA REPRESIÓN FRANQUISTA: GENOCIDIO E IMPUNIDAD
  4. El País: El fiscal pide archivar denuncias por crímenes de la Guerra Civil
  5. «Revista Clío: El genocidio del Franquismo». Arkivita el originalo la 1an de januaro 2007. Konsultita la 5an de oktobro 2008.
  6. «Extremadura al día. El PSOE califica de genocidio los hechos ocurridos en Badajoz en agosto de 1936». Arkivita el originalo la 10an de julio 2011. Konsultita la 25an de aŭgusto 2008.
  7. Spartacus Schoolnet: Biography Juan Yagüe

Bibliografio redakti

  • Chaves Palacios, Julián (1997). La Guerra Civil en Extremadura: Operaciones Militares. Junta de Extremadura. ISBN 84-7671-413-0.
  • De Madariaga, Mª Rosa (2002). Los moros que trajo Franco... La intervención de tropas coloniales en la guerra civil. Ediciones Martínez Roca: Barcelona, ISBN 84-270-2792-3.
  • Espinosa, Francisco (2003). La columna de la muerte. El avance del ejército franquista de Sevilla a Badajoz. Editorial Crítica: Barcelona. ISBN 84-8432-431-1.
  • Espinosa, Francisco (2006). La justicia de Queipo. Editorial Crítica: Barcelona.
  • Neves, Mario (2007). La matanza de Badajoz. Junta de Extremadura: Mérida, ISBN 978-84-9852-002-6.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Masacre de Badajoz en la hispana Vikipedio.