San Fernando (Badajoz)

kvartalo en Badajoz

San Fernando [sanferNANdo] (Sankta Ferdinando) estas kvartalo en la okcidenta zono de Badajoz, Ekstremaduro, Hispanio, kun ĉirkaŭ 13 000 loĝantoj. Ĝi kuŝas sur la dekstra bordo de la rivero Gvadiano, dum la urbocentro kaj cetero de la urbo kuŝas trans la rivero.

San Fernando (Badajoz)
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 38° 53′ N, 6° 59′ U (mapo)38.886666666667-6.9830555555556Koordinatoj: 38° 53′ N, 6° 59′ U (mapo) [+]
San Fernando (Badajoz) (Ekstremaduro)
San Fernando (Badajoz) (Ekstremaduro)
DEC
San Fernando (Badajoz)
San Fernando (Badajoz)
Situo de San Fernando (Badajoz)
San Fernando (Badajoz) (Hispanio)
San Fernando (Badajoz) (Hispanio)
DEC
San Fernando (Badajoz)
San Fernando (Badajoz)
Situo de San Fernando (Badajoz)

Map

vdr

La kvartalo kreiĝis je la konstruado de la fervoja stacio de la urbo. Ekde tiam la kvartalo suferis diversajn ŝanĝojn kaj pligrandigojn. Ĝi naskiĝis kiel industria kaj laborista kvartalo kaj aktuale ĝi estas kvartalo tute loĝeja.​

Ĝi havas du ĉefajn aksojn: nome la avenuoj Augusto Vázquez kaj Carolina Coronado. Tiu lasta estis la unua strato de la kvartalo, kiu ligigis la tiaman nuran ponton de la urbo, nome Ponto Palmas, kiam alvenis la fervojo, kun la stacio mem.

En la kvartalo estas sancentro, tri lernejoj, seminario, ĉeriveraj parko kaj promenejo, tri preĝejoj ktp.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo San Fernando (Badajoz) en la hispana Vikipedio.