San Roque (Badajoz)

kvartalo de Badajoz

San Roque [sanROke] (Sankta Roĥo) estas kvartalo en la orienta zono de Badajoz, Ekstremaduro, Hispanio, kun ĉirkaŭ 29 000 loĝantoj.

San Roque (Badajoz)
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 38° 53′ N, 6° 57′ U (mapo)38.877777777778-6.9544444444444Koordinatoj: 38° 53′ N, 6° 57′ U (mapo) [+]
San Roque (Badajoz) (Ekstremaduro)
San Roque (Badajoz) (Ekstremaduro)
DEC
San Roque (Badajoz)
San Roque (Badajoz)
Situo de San Roque (Badajoz)
San Roque (Badajoz) (Hispanio)
San Roque (Badajoz) (Hispanio)
DEC
San Roque (Badajoz)
San Roque (Badajoz)
Situo de San Roque (Badajoz)

Map

vdr

Historio redakti

Temas pri kvartalo ekster la iamaj muregoj de Badajoz, apartigita de la urbocentro per la rojo Rivilla. Estis antaŭaj setlejoj, sed la kvartalo San Roque kiel tio, kreiĝis komence de la 20-a jarcento kiel unu de la unuaj ekstermuregaj kvartaloj de Badajoz. Ĝi kreiĝis ĉirkaŭ ermitejo dediĉita al Sankta Roĥo, patrono kontraŭ pesto, pro kio tiuj ermitejoj kutime estis ekster la urboj; la terenon havigis la armeo. El 1912 la municipo ekurbanizis ĝin.

En 1927 oni ampleksigis la terenojn de la kvartalo. La municipo rajtigis konstrui, sed retenis la posedon de la kvartalo. Dum la Hispana Enlanda Milito la insurekciuloj atakis la urbon tra tiu ĉi kvartalo dum la batalo de Badajoz kaj post la milito la kvartalo kreskiĝis ordigite laŭlonge de centra akso, nuna Avenuo Ricardo Carapeto (iama ŝoseo al Madrido). Tiu kvartalo estis formita ĉefe per domoj unuetaĝaj, escepte ĉe la centra akso, tipaj por malalta kaj mezalta klasoj.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo San Roque (Badajoz) en la hispana Vikipedio.