Zafra
hispana urbo
Zafra estas hispana urbo situanta sude de la provinco Badajoz, en la sudokcidenta regiono kaj aŭtonoma komunumo Ekstremaduro. Ĝi havas (laŭ datumoj de 2003) ĉirkaŭ 15.500 loĝantojn. Ĝi estas unu el la plej gravaj urboj en la provinco. En ĝi naskiĝis la esperanto-verkisto Jorge Camacho.
Zafra | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 06300 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 16 702 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 267 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 26′ N, 6° 25′ U (mapo)38.4258642-6.4162027Koordinatoj: 38° 26′ N, 6° 25′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 508 m [+] | ||
Areo | 62,6 km² (6 260 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Estas fama en la urbo la Foiro de Oktobro, tradicia dum 5 jarcentoj, kiel merkato de brutobredado. Kiel vivindaĵoj elstaras la du placoj, nome Granda Placo kaj Malgranda Placo, la dua (Plaza Chica [Plasa Ĉika] de araba konstruo kaj epoko.
FamulojRedakti
- Ruy López de Segura, (1540-ĉ. 1580) ŝakludisto
- Pedro de Valencia, (1555-1620) humanisto