Distrikto de Zafra
Distrikto de Zafra aŭ distrikto Zafra-Río Bodión estas distrikto de la regiono de Ekstremaduro (Hispanio) situa en la sudo Provinco de Badajoz norde de Tentudía. La ĉefurbo, kiel administra centro, estas la municipo de Zafra, kiu estas tradicia urbo ĉe la vojo de Sevilo al Mérida. Lastatempe oni uzas ankaŭ la nomon Zafra-Río Bodión kun la celo signifi, ke temas ne nur pri la vilaĝoj ĉirkaŭ Zafra, komerca kaj industria urbo, sed ankaŭ tiuj kiuj estas iom pli sude ĉe la rivero Bodión.
Zafra - Río Bodión | |
Lando | ![]() |
Provinco | Badajoz |
Ĉefurbo | Zafra |
Municipoj | 15 |
Areo | 1.112 km² |
Loĝantaro Loĝdenso |
47.063 loĝ. 42,32 loĝ./km² |
![]() | |
VilaĝojRedakti
Kun etendo de pli da 1.100 km², la populacio de tiu distrikto estas ĉirkaŭ 47.000 loĝantoj. Ĝi enhavas 15 vilaĝojn, kiuj estas la jenaj:
- Alconera
- Atalaya
- Burguillos del Cerro
- Calzadilla de los Barros
- Feria
- Fuente del Maestre
- La Lapa
- La Morera
- La Parra
- Los Santos de Maimona
- Medina de las Torres
- Puebla de Sancho Pérez
- Valencia del Ventoso
- Valverde de Burguillos
- Zafra
La plej loĝata urbo estas Zafra kun pli da 16,000 loĝantoj, sed estas ankaŭ aliaj sufiĉe loĝataj urbetoj, kiel Los Santos de Maimona kun pli da 8,000 kaj Fuente del Maestre kun preskaŭ 7,000.
Komarkoj de Cáceres Valo de Alagón | Tierra de Alcántara | Valo de Ambroz | Campo Arañuelo | Llanos de Cáceres | Sierra de Gata | Tierras de Granadilla | Hurdes | Ibores | Valo de Jerte | Tierra de Trujillo | Distrikto de Valencia de Alcántara | La Vera | Villuercas Komarkoj de Badaĥozo Campiña Sur | La Serena | La Siberia | Llanos de Olivenza | Sierra Suroeste | Tentudía | Tierra de Badajoz | Tierra de Barros | Vegas Bajas | Vegas Altas | Zafra-Río Bodión |