Alconera
Alconera [alkonEra] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro. Alconera aŭ Halconera signifas en la hispana "falkejo".
Alconera | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 06393 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 743 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 23 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 24′ N, 6° 29′ U (mapo)38.3972763-6.476699Koordinatoj: 38° 24′ N, 6° 29′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 516 m [+] | ||
Areo | 32,7 km² (3 270 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La loĝantoj nomiĝas Alcotrosos. La censita populacio en 2007 estis de 735 loĝantoj.
SituoRedakti
Alconera estas situa en la sudokcidenta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 516 m; je 85 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 32,7 km².
EkonomioRedakti
La ĉefa ekonomia agado estas la agrikulturo krom la elfosado de natura ŝtono, ĉefe granito. Antikve oni dediĉis sin ankaŭ al la elfosado kaj prilaborado de marmoro.
Parto de la ekonomio baziĝas ankaŭ sur nova fabriko de cemento kiu, ege poluas kaj ne helpis la disvolvigon de la vilaĝo, ĉar oferas malmulte da laborlokoj.
FestojRedakti
La patrono de la vilaĝo estas Sankta Petro de Verono, kies feston oni celebras la 29a de aprilo.