Batalo de Badajoz (1812)

batalo kadre de la Milito de Hispana Sendependigo

La Batalo de Badajoz (1812) kiel Tria sieĝo al Badajoz okazis inter la 16a de marto kaj la 6an de aprilo 1812 kadre de la Milito de Hispana Sendependigo. La landlima urbo Badajoz estis sieĝita de la brit-portugala armeo estrita de Arthur Wellesley (tiam grafo de Wellington). La sieĝo estis unu de la plej sangelverŝaj de la Napoleonaj Militoj, kun ĉirkaŭ 3 000 soldatoj mortintaj en nur malmultaj horoj de intensa batalado ĝis la atako finiĝis, per la kapitulaco kaj retiriĝo de la franca soldataro.

Brita priskribo de momento en la batalo.

Post la konkero de la urbo, britaj trupoj ebriiĝis kaj rabadis la urbon. Dume oni vandalis kaj ŝtelis privatajn propraĵojn, okazis perfortoj kaj murdoj de civiluloj kaj eĉ oni vundis soldatojn kiuj baraktis por haltigi la rabadon.

Vidu ankaŭ redakti