Arkeologia Muzeo de Badaĥozo

La Arkeologia Muzeo de Badaĥozo, en hispana Museo Arqueológico Provincial de Badajoz, (Badaĥozo, Ekstremaduro, Hispanio), estas en konstruaĵo privilegia pro sua historio kaj arkitektura kategorio. La sidejo estas ene de la komplekso de la nomita islama alkazabo, en la plej alta supra parto de Badaĥozo.

Arkeologia Muzeo de Badaĥozo
arkeologia muzeo • monumento
Lando Hispanio vd
Situo Badaĥozo
Poŝtkodo 06001
Estiĝo 1867
Koordinatoj 38° 52′ 56″ N, 6° 58′ 6″ U (mapo)38.882218-6.968296Koordinatoj: 38° 52′ 56″ N, 6° 58′ 6″ U (mapo)
Arkeologia Muzeo de Badaĥozo (Hispanio)
Arkeologia Muzeo de Badaĥozo (Hispanio)
DEC
Arkeologia Muzeo de Badaĥozo
Arkeologia Muzeo de Badaĥozo
Situo de Arkeologia Muzeo de Badaĥozo
Map
Arkeologia Muzeo de Badaĥozo
Retpaĝo http://museoarqueologicobadajoz.juntaex.es
vdr

Priskribo redakti

Ĝi okupas la konstruaĵon de la Palaco de la Grafoj de la Roko kaj Dukoj de Feria, fojn mallongigita kiel Palaco de la Dukoj de la Roko, neekzistanta nobela titolo. Ĝi estis konstruita en la 16-a jarcento fare de alia nobela familio de la regiono, nome Suárez de Figueroa. La konstruaĵo havas la strukturon tipan de palac-fortikaĵo kun dutura fasado kaj granda centra korto kiu konservas mudeĥarajn elementojn. La konstruaĵo ruiniĝis je la Milito de Hispana Sendependiĝo, kaj tiel restis ĝis 1970, kiam oni rekonstruis por iĝi muzeo, kiu malfermiĝis en 1989.

 
Ŝtontabulo de Sabur, konservita en la Arkeologia Muzeo de Badaĥozo.

La kolektoj de la muzeo estas organizitaj laŭ kronologia ordo de la diversaj kulturoj setliĝintaj sur la meza valo de la rivero Gvadiano, kiu koincidas kun setlejoj proksimaj al Badaĥozo, kaj de la cetero de la provinco. La ekspozicio estas organizita por vizito el la supra etaĝo malsupren: la salonoj de la supra etaĝo gastigas restaĵojn de la prahistorio: Paleolitiko, Ĥalkolitiko, Orienteca Periodo, Steleoj de Militistoj, Bronzepoko kaj Ferepoko.[1]

En la unua etaĝo oni ekspozicias restaĵojn de la romia epoko trovitaj en la provinco Badajoz, kiel komplemento de la granda Nacia Muzeo de Romia Arto, rilatajn al agrikulturo, minado, kredoj, morto, ktp. En la teretaĝo oni ekspozicias la pecojn de la malfrua romia periodo, komenco de kristanismo, kulturo kaj arkitekturo de visigotoj de la 6-a kaj 7-a jarcentoj, la islama epoko en Badaĥozo de la 9-a ĝis la 13-a jarcentoj, kaj laste, la mezepoka kristana epoko ekde la 13-a ĝis la 16-a jarcentoj.[1]

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Ayuntamiento de Badajoz Museo Arqueológico Provincial de Badajoz Alirita la 7an de decembro 2014

Eksteraj ligiloj redakti