Giuliano TURONE (naskiĝis la 10-an de decembro 1940 en Santa Margherita Ligure) estas itala esperantisto kaj emerita juristo, juĝisto ĉe la kasacia kortumo en Milano kaj prokuroro ĉe la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio en Hago.

Giuliano Turone
Giuliano Turone en la Kultura Esperanto-Festivalo 2022
Giuliano Turone en la Kultura Esperanto-Festivalo 2022
Persona informo
Naskiĝo 10-an de decembro 1940 (1940-12-10) (84-jaraĝa)
en Santa Margherita Ligure
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo juĝisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Esperanto

redakti

Li estas ano de la Honora Patrona Komitato de UEA. Li plurfoje prelegis kaj aktoris en Esperanto-aranĝoj, ekzemple en la Universala Kongreso 2015 en Lille. En la Kultura Esperanto-Festivalo 2022 en La Chaux-de-Fonds, li prezentis aktore diverslingvajn tradukojn de la Dia Komedio de Dante Alighieri. Li verkis la antaŭparolon pri libreto titolita "Mafio klarigata al turistoj" de Augusto Cavadi[1].

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti
  1. (eo) Augusto Cavadi, Mafio klarigata al turistoj, Tradukis M. Lipari, C. Minnaja, eld. Di Girolamo. Trapani, 2011. 53 paĝoj, Libroservo de UEA.