Santa Margherita Ligure

komunumo de Italio

Santa Margherita Ligure (Santa Margàita en la liguria) estas komunumo de Italio. Ĝi situas en la regiono Ligurio kaj la provinco Ĝenovo, kiu ekde 2015 oficiale nomatas metropola urbo Ĝenovo. Fine de 2023 en la komunumo vivis 8 515 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Camogli, Portofino kaj Rapallo.

Santa Margherita Ligure · Santa Margàita
Santa Margherita Ligure
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Ligurio
Provinco GE Ĝenovo
Geografia situo 44° 20′ N, 9° 13′ O (mapo)44.3333333333339.2166666666667Koordinatoj: 44° 20′ N, 9° 13′ O (mapo)
Alto super marnivelo 13 m [+]
Areo 9 km²
Loĝantaro 8515 (2023)
Loĝdenso 848 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Nozarego, Paraggi kaj San Lorenzo della Costa
Najbaraj komunumoj Camogli, Portofino kaj Rapallo
Patrono Margareta de Antioĥio
Festa tago 20-a de julio
Nomo de loĝantoj sanmargheritesi
Poŝtkodo 16038
Imposta kodo I225
Kodo laŭ ISTAT 010054
Telefona prefikso 0185
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr
katolika kirko, nomata Nostra Signora della Lettera

Kristanisma patrono de la komunumo estas la sankta Margareta de Antioĥio, kies religia memortago sekve estas la komunuma festotago.

La loĝloko situas sur la orienta itala Riviero, inter Portofino kaj Rapallo, je proksimume 31 km oriente de Ĝenovo - estas ĉirkaŭita de montetoj kovritaj per Mediteranea vegetaĵaro (arbaroj de maraj pinoj, kaŝtanarboj, kaj olivarboj) sur kiu estas vilaĝoj kaj ĝardenoj. Ĝi estas populara turisma centro kaj feriejo en la Orienta Riviero.

La teritorio konsistas el la tri frakcioj: Nozarego, Paraggi kaj San Lorenzo della Costa, entute 9,8 kvadrataj kilometroj. Ĝi limas kun la komunumoj de Rapallo, Camogli kaj Portofino.

Parto de la komunumo de Sankta Margherita Ligure estas inkluzivita en la Regiona Natura Parko de Portofino.

La kvartalo kaj la marbordo de Corte
marborda promenejo

Historio redakti

La origina fiŝista vilaĝo, antikve nomiĝis Pescino.

Enirinta en 1861 en la italan reĝlandon ĝi akiris ĝian aktualan nomon en la fino de 1863 kun speciala Reĝa Dekreto Viktoro Emanuelo la 2-a de Savojo. De 1859 ĝis 1926, la areo estis inkludita en la kvina distrikto de Rapallo - la distrikto de Chiavari de Provinco de Ĝenovo.

En la dua duono de la 19-a jarcento, la naskiĝanta fervoja linio Ventimiglia-Romo kaj la konstruo de novaj stratoj por Portofino kaj Rapallo kreis la turisman sukceson kiu ankoraŭ distingas la orient-riviera urbon.

Tiel komenciĝis la ora epoko de la "Delfena Marbordo", kiu vidis la konstruon de elegantaj palacoj kaj grandiozaj hoteloj vizitaditaj de famaj italaj kaj fremdaj turistoj - speciale angloj kaj germanoj.

Post la Dua Mondmilito Santa Margherita, Portofino kaj la vilaĝo de Paraggi fariĝis inter la plej popularaj ekskluzivaj feriejoj.

Demografio redakti

 
la loka kastelo

Eksteraj ligiloj redakti