Kadrigo (sociaj sciencoj)

Kadrigo (angle : framing) aŭ mensokadro estas termino el sociaj sciencoj kiu rilatas al konvikotekniko en komunikado, ŝatata por prezenti temon subjektive per uzado de lingvo, kiu elvokas iujn pozitivajn aŭ negativajn asociojn. La tekniko konsistas en la elekto de vortoj kaj bildoj tiele ke nombro de aspektoj de la priskribita objekto implicite estas reliefigata. Tiuj elstarigitaj aspektoj helpas propagi certan opinion pri tio priskribita. En politiko, kadrigo per ĵurnalismo kaj reklamo estas konscie (kaj nekonscie) uzata.

Tiuj kiuj uzas kadrigon provas influi la manieron en kiu aliaj vidas realaĵon pere de vortoj, bildoj kaj sentoj kiujn ili elvokas. La kadrigo fariĝas okulvitroj, per kiuj oni vidas iujn informojn kaj aliajn ne[1]. Ekzemplo de kadrigo rilate al klimata ŝanĝo estas ekzemple ke amaskomunikiloj tendencas kadrigi homojn kiel viktimoj kiuj restas senhelpaj kaj senvoĉaj anstataŭ imontri ilian reziston kaj esperigajn perspektivojn[2].

Graveco de mensokadroj redakti

Ekzemplo: Ĉiuj rigardas rifuĝintojn kaj migrantojn tra unu aŭ pluraj mensokadroj kiuj determinas ĉies senton kaj percepton ĉirkaŭ la temo.

Migrado estas kompleksa fenomeno. Ĉiu el ni do koncentriĝas pri subaspektoj. Ĝi permesas al ni pensi kaj paroli pri ĝi. Tiuj partaj aspektoj estas ĉiuj veraj sed neniam la tuta vero. Ili estas kadroj: kadroj por rigardi la realon ĉirkaŭ ni. Se ni volas okazigi ŝanĝon, tiam gravas uzi ĉi tiujn kadrojn konscie kaj konsekvence.

La maniero kiel temo estas enkadrigita influas kiel homoj pensas kaj agas. Kaj se homoj estas prezentitaj kun pli malsamaj kadroj, ili ankaŭ povas rigardi migradon en pli nuanca maniero[3].

MENSOKADROJ
Mensokadro Kernmesaĝo Kadro-rakonto
Koliziiaj civilizoj Novuloj havas nepacigeblajn valorojn kaj normojn "Nia popolo havas la senton, ke ilia vivmaniero estas minacata de la fremda kulturo de migrantoj"
KONTRAŬAJ MENSOKADROJ
Mensokadro Kernmesaĝo Kadro-rakonto
Diverseco Migrantoj kun siaj unikaj talentoj kaj kontribuaĵoj riĉigas nian socion, kaj ekonomie kaj kulture. “Mi sciis nenion pri ilia kulturo. Foje ni kune aŭskultas kantojn de ilia lando.'

Referencoj redakti

  1. (nederlanda) Jaap de Jong, "Waarom maken politici graag gebruik van 'framing’?[rompita ligilo]"(Kial politikistoj ŝatas uzi enkadriĝojn?), en : Boogaard & Jansen (eld.), Alles wat je altijd al had willen weten over taal (ĉio, kion vi ĉiam volis scii pri lingvo), De taalcanon, Meulenhoff 2012.
  2. (angla) Webinar, covering climate change solutions Arkivigite je 2019-09-26 per la retarkivo Wayback Machine, Climate Central, la 19-an de septembro 2019, alirite la 26)an de septembro 2019.
  3. (nl) Van Gorp, B., Van Hove, J., Figoureux, M., & Vyncke, B. (2020). Anders communiceren over migratie en vluchtelingen: Aan de slag met frames en counterframes. Leuven: Instituut voor Mediastudies, KU Leuven