PerantaProkura milito (angle proxy warwar by proxy) estas milito kiu estas oficiale batalita inter du partioj, sed kie ĉiu el tiuj partioj estas aliancita kun aŭ apogita fare de aliaj, pli grandaj potencoj, kaj kie la vera celo de la milito estas ĉefe ŝanĝi la potenc-ekvilibron inter la grandaj potencoj. Tia milito estas la rezulto de kontraŭstaraj fortoj uzantaj triajn partiojn kiel anstataŭaĵojn por batali unu la alian rekte [1][2].

Mapo de la fronto en la Hispana Enlanda Milito en oktobro 1937, milito konsiderita de multaj kiel prokura milito inter Nazia Germanio kaj la Komunista Sovetunio.

Dum kontraŭstaraj fortoj en kelkaj kazoj uzis registarojn kiel anstataŭantojn, estas multe pli ofta por perfortaj neŝtataj aktoroj, solduloj aŭ aliaj triaj partioj aliĝi al la milito. La espero estas, ke ĉi tiuj grupoj povas ataki kontraŭulon sen ke ĝi degeneru en plenskalan militon.

Prokuraj militoj ankaŭ estis batalitaj kune kun plenskalaj konfliktoj. Estas preskaŭ neeble batali puran prokuran militon, ĉar la grupoj subtenantaj apartan nacion kutime havas siajn proprajn interesojn kiuj povas deturni de tiuj de la nacio mem. Prokuraj militoj kutime funkcias plej bone en Malvarmaj Militoj, ĉar ili iĝas necesaj en la konduto de armita konflikto inter almenaŭ du militemuloj dum la Malvarma Milito daŭras [3][4].

Dum la Malvarma Milito inter Usono kaj Sovetunio, la landoj ne estis en rekta armita konflikto, parte ĉar ĝi povis havi katastrofajn sekvojn, kaj ili evitis sendi siajn proprajn fortojn al la areoj de intereso de la alia partio. Anstataŭe, ili kondukis prokurmilitojn unu kontraŭ la alia per, inter aliaj aĵoj, apogante reĝimojn kaj ribelajn movadojn en Afriko (inkluzive de Angolo), Latinameriko (inkluzive de Nikaragvo) kaj Azio. En Orienta kaj Sud-Orienta Azio, Usono subtenis kontraŭkomunismajn reĝimojn, kaj batalis maldekstremajn movadojn. En Ĉinio kaj Vjetnamio, Usono subtenis la perdantan flankon. En Latinameriko, Usono havis konsiderindan influon per prokuroj. Dum la Afgana-Sovetia Milito, la Sunaisma Islama Rezista Movado (t.n. Muĝahidoj) estis anstataŭantoj de Usono, dum Iraka armeo estis tia en la Iraka-Irana Milito.

Teroristaj movadoj, kiuj faras atakojn kontraŭ alia, povas funkcii kiel anstataŭantoj. Ekzemple, oni supozas, ke Irano subtenis teroristojn, kiuj celis Usonon. Pakistano verŝajne apogis armitajn grupojn en Afganio por akiri regionan influon [5] [6].

De 2014, separistoj en orienta Ukrainio faris armitan lukton kontraŭ ukrainaj trupoj kaj tiuj estis konsideritaj anstataŭantoj por Rusio. La Siria enlanda milito parte havas la senton de prokura milito.

Por plia legado redakti

  • Bernd Greiner / Christian Müller / Dierk Walter (Ed.): Heiße Kriege im Kalten Krieg. Hamburg 2006, (ISBN 3-936096-61-9) (Review by H. Hoff, Review by I. Küpeli)
  • Scott L. Bills: The world deployed : US and Soviet military intervention and proxy wars in the Third World since 1945. From: Robert W. Clawson (Ed.): East West rivalry in the Third World. Wilmington 1986, p. 77-101.
  • Chris Loveman: Assessing the Phenomeon of Proxy Intervention. From Journal of Conflict, Security and Development, edition 2.3, Routledge 2002, pp 30–48.

Referencoj redakti

  1. Osmańczyk, Jan Edmund. (2002) Encyclopedia of the United Nations and International Agreements. Abingdon: Routledge Books. ISBN 978-0415939201.
  2. Hughes, Geraint. (2014) My Enemy's Enemy: Proxy Warfare in International Politics. Brighton: Sussex Academic Press, p. 5, 12–13. ISBN 978-1845196271.
  3. Williams, Brian Glyn. (2012) Making Sense of Proxy Wars: States, Surrogates & the Use of Force. Washington DC: Potomac Books, p. 61–63. ISBN 978-1-59797-230-7.
  4. Carr, Mike. (2016) Journal of Medieval Military History, Volume 10. Woodbridge: The Boydell Press, p. 163–166. ISBN 978-1-78327-130-6.
  5. Heebøll-Holm, Thomas. (2013) Ports, Piracy and Maritime War: Piracy in the English Channel and the Atlantic, c. 1280-c. 1330. Leiden: Brill. ISBN 978-9004235700.
  6. Watson, William. (2003) Tricolor and Crescent: France and the Islamic World. Westport, Connecticut: Praeger Books, p. 17–19. ISBN 978-0275974701.

Eksteraj ligiloj redakti