Siriaj esploristoj

Siriaj Esploristoj (arabe الباحثون السوريو, angle Syrian Researchers) estas unu el la plej grandaj arablingvaj sciencaj retejoj. La retejo strebas disvastigi la plej novajn sciencajn esplorojn al la araba mondo en simpligita maniero. Siriaj Esploristoj ankaŭ subtenas siriajn rifuĝintojn interalie en Germanio[1]. Ĝi estis establita kiel scienca retejo en 2012 fare de grupo de elmigrintaj siriaj akademianoj, kun la celo kreskigi kaj la sciencan kaj akademian konscion, same kiel kundividi sciencan scion per ĉiuj eblaj tekstaj, aŭdaj kaj vidaj rimedoj[2].Unu el la artikoloj kiuj aperis en la retejo de la Siriaj Esploristoj temis pri David Peterson kaj artefaritaj lingvoj.

Historio redakti

La origino de la ideo de "siriaj esploristoj" kuŝas ĉe Muhammad Malik, esploristo specialigita pri kancerĉela scienco. En 2012, siri-franca junularo lanĉis la movadon Siriaj Esploristoj, kiu inkludas siriajn kaj arabajn junulojn kaj sciencistojn. Mohammad kredas, ke scienco ludas gravan rolon en la konstruado de demokratiaj socioj: "Scienco igas nin akcepti la alian vidpunkton malgraŭ religiaj, politikaj kaj intelektaj diferencoj".

Ĝin lanĉis grupo de junaj sirianoj je la 7-a de februaro 2012 pere de afiŝo en la socia retejo Facebook. Poste la FB-paĝo الباحثون السوريو altiris pli ol du milionojn da sekvantoj.

Polemiko redakti

La iniciato estis kritikita kiel promocianto de partikulara ideologio.

Referencoj redakti

  1. (ar) الباحثون السوريون».. جسر بين اللاجئين والجامعات الألمانية ("Siriaj esploristoj". ponto inter rifuĝintoj kaj germanaj universitatoj, Vetogate.com, 4-an de decembro 2017.
  2. (en) About Syrian Researchers, syr-res.com

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti