David J. Peterson

usona lingvokreisto

David Joshua Peterson (naskiĝis la 20-an de januaro 1981) estas usona verkisto, artisto, lingvisto kaj lingvokreisto por televido kaj filmoj. Li iĝis la plej fama nomo en la mondo de artefaritaj lingvoj (angle: Conlangs), kiu siavice krom reliefigi la kvaliton de ĉi tiuj lingvoj ankaŭ kontribuis al la altiĝo de la nivelo de publika konscio pri la rolo de artefaritaj lingvoj[4].

David Joshua Peterson
Persona informo
David Joshua Peterson
Naskiĝo 20-an de januaro 1981[1]
en Long Beach, Kalifornio[2]
Nacieco Usona
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe BerkeleyUniversitato de Kalifornio en San-Diego vd
Familio
Edz(in)o Erin Peterson[3]
Profesio
Okupo lingvistoverkisto • lingvokreinto vd
Laborkampo lingvoscienco vd
Verkado
Verkoj dotrakia lingvo vd
En TTT http://dedalvs.com
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Studinte en la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley (1999-2003), li ricevis BA-n pri la Angla kaj lingvistiko kaj poste MA-n pri lingvistiko en la Universitato de Kalifornio ĉe San-Diego (2003-2006)[2].

Li unue renkontis konstruitajn lingvojn kiam li studis en Berkeley kaj sekvis en 2000 kurson de Esperanto, laŭ intervjuo kiun li donis al la revuo Conlang Monthly[5]. Sekve de tio, li kreis sian unuan konstruitan lingvon kombinante la simplecon de Esperanto kun la strukturo de la araba lingvo[6].

En 2007 li kunfondis la Asocion pri lingvo-kreado (angle: Language Creation Society) kune kun 9 aliaj lingvokreistoj[2], asocio kiun li prezidis inter 2012 kaj 2014[7].

En 2009 li komencis labori en la lingva industrio kreantaj lingvoj por Game of Thrones. Kiam la usona televida firmao HBO samjare bezonis fikcilingvon por nova televidserio ĝi turniĝis al la Language Creation Society (Asocio pri lingvo-kreado), kiu organizis konkurson, kiun D.J. Peterson gajnis.[8][9]

En 2010 li iĝis konsultisto pri fremdaj lingvoj en la serio "Defiance" kaj en 2013 li aliĝis al la teamo de "Star Crossed" kaj "Dominion"[4].

Lingvoj lernitaj redakti

Peterson studis 20 lingvojn interalie la svahilan, hispanan, mez-egiptan, usonan signolingvon kaj Esperanton[4].

Fikcilingvoj (Conlangs) redakti

Peterson kreis lingvojn ekde 2000 sed iĝis tre konata pro la kreo de la lingvoj Dothraki kaj Valyrian por Game of Thrones kaj aliaj lingvoj por Defiance (televidserio de la firmao SyFy) (ekde 2011) [2][10], por Thor:The Dark World (2013) kaj Doctor Strange (2016). Li ankaŭ finpretigis pli detalan version de The Witcher 's Hen Llinge (Elder Speech), la lingvon Elder Speech por la serio The Witcher de Netflix.

David J. Peterson faris plurajn aliajn elfajn konlangojn, inkluzive de:

  • Shivaisith, la lingvo de la Malhelaj Elfoj en Thor: The Dark World[11].
  • Övüsi, la elfa lingvo el Bright .
  • Elfa, la lingvo de la elfoj de Sankta Nikolao en The Christmas Chronicles.

Lastatempaj projektoj de Peterson inkluzivas la lingvojn inha kaj munja'kin por la NBC-serio Emerald City[12].

En 2013, David J. Peterson evoluigis por la serio Defiance de Syfy kvar lingvojn parolitajn de eksterteranoj (i.a. castithan, irathient kaj indojisnen), same kiel [13][14] nombrosistemon. La saman jaron, li kreis shiväisith, la lingvon parolitan fare de la malhelaj elfoj en la usona filmo Thor: The Dark World[14].

En 2014, li evoluigis sondiv por la serio Star-Crossed kaj lishepus por Dominion[14] kaj trigedasleng por la serio 100.

Kino redakti

Jaro(j) Titolo Lingvo(j)
2011–2019 Game of Thrones Dothraki, Valyrian
2013–2015 Defiance Kastithanu, L'Irathi, Indojisnen, Kinuk'aaz
2013 Thor: The Dark World Shiväisith
2014 Star-Crossed Sondiv
2014–2015 Dominion Lishepus
2014–2016 The 100 Trigedasleng
2015 Penny Dreadful Verbis Diablo
2016 The Shannara Chronicles Noalath
2016 Emerald City Inha, Munja'kin
2016 Warcraft: The Beginning Orcish
2016 Doctor Strange Nelvayu
2017 Conlanging: The Art of Crafting Tongues Produktanto
2017 Bright Övüsi (Elvish), Bodzvokhan (Orcish)
2018 Into the Badlands Azrán
2018 The Christmas Chronicles Elvish[15]

Libroj redakti

Jaro Titolo Eldonejo ISBN
2014 The Zaanics Deceit (kunaŭtoro) Nina Post, LLC ISBN 978-1495461347
2014 Living Language Dothraki Living Language ISBN 978-0804160865
2015 The Art of Language Invention Penguin Books ISBN 978-0143126461

Referencoj redakti

  1. angle "The birth of David Joshua Peterson", California Birth Index (legu rete).
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 angle "About David J. Peterson", dothraki.org (legu rete Arkivigite je 2020-10-25 per la retarkivo Wayback Machine).
  3. Ŝablono:Twitter status
  4. 4,0 4,1 4,2 (ar) Alaa W. Youzbashi, ديفيد ج. بيترسن.. مخترع اللغات (David C. Petersen..la inventinto de lingvoj), Syrian Researchers, la 17-an de junio 2016, alirite la 21-an de januaro 2022.
  5. angle "Interview with David J. Peterson", Conlang Monthly 3 (februaro 2015, legu rete).
  6. (fr) «Comment créer une langue imaginaire», Sciences et Vie Junior, n-ro 358,‎ julio 2019, p. 60
  7. angle "Officers & Directors", conlang.org (legu rete).
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-07-19. Alirita 2016-02-29.
  9. Expert Creates Dothraki Language for HBO’s ‘Game of Thrones’ | The Irish Film & Television Network (angle). The Irish Film & Television Network (2010-04-14). Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2024-04-07. “David J. Peterson, sperta lingvokreinto de la Language Creation Society (LCS), estis elektita por krei la Dothraki-lingvon por la venonta fantaziserio de HBO 'Ludo de Tronoj'”.
  10. angle Dave Banks, "Interview: Creating Language for HBO’s Game Of Thrones", Wired (25/08/2010, legu rete).
  11. (en) Thor: The Dark World credits, The New York Times, arkivita de la originalo la 7-an de aprilo 2014.
  12. (en) Creating the languages of Tarsem's fantastical new 'Emerald City, Screener, la 6-an de januaro 2017.
  13. (en) Jeff Bercovici, «It Is Known: 'Game Of Thrones' Linguist Has Coolest Job Ever» arkivo, forbes.com, la 30-an de novembro 2012.
  14. 14,0 14,1 14,2 (en) David J. Peterson arkivo, Internet Movie Database.
  15. (en) How Elvish has had greater impact than Esperanto, Open Learn, la 26-an de julio 2017, alirite la 26-an de januaro 2022.

Vidu ankaŭ redakti

Federico Gobbo

Interlingvistiko

Interlingvistikaj instancoj

Eksteraj ligiloj redakti