Ludo de tronoj (televida serio)

televida serio


La Ludo de tronoj (angle Game of Thrones) estas usona fantasta televida serio kreita de David Benioff kaj D. B. Weiss por HBO. Ĝi estas adapto de A Song of Ice and Fire (Esperante: Kanto de glacio kaj fajro), romanserio verkata de George R. R. Martin ekde 1996.

Ludo de tronoj
Game of Thrones 2011 logo.svg
Originala titolo Game of Thrones
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Flago-de-Usono.svg Usono
Ĝenro Fantasto
Kreita de David Benioff
D. B. Weiss
Muziko de
Amplekso
Sezonoj 8
Epizodoj 73
Daŭro sen reklamoj 50 ĝis 65 minutoj
Elsendo
Unua elsendo 17-an de aprilo 2011
Eksteraj ligiloj
http://www.hbo.com/game-of-thrones
ĉe IMDb
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
la fikcia kontinento Westeros (Vestero) en Esperanto

Ĝi estas filmata en studio en Belfasto kaj aliloke en Nord-Irlando, Malto, Skotlando, Kroatio, Islando kaj Maroko. Ĝi estis unufoje elsendita en HBO en Usono la 17-an de aprilo 2011. La kvara sezono komencis elsendiĝi en aprilo 2014, kaj tuj poste HBO renovigis la serion por du pliaj sezonoj[1].

Game of Thrones, okazanta en la fikciaj kontinentoj Westeros kaj Essos je la fino de dekjara somero, intermiksas plurajn intrigojn. La unua estas la anoj de pluraj nobelaj familioj en civila milito por la Fera Trono de la Sep Reĝlandoj; la dua temas pri la kreskanta minaco de proksimiĝanta vintro kaj de la mitaj estuloj de la Nordo; la tria rakontas la provon de la ekzilita lasta reprezentantino de forpelita dinastio repreni la tronon. Per siaj morale dubindaj ĉefrolantoj, la serio esploras problemojn de socia hierarkio, religio, lojaleco, koruptado, civila milito, krimo kaj puno.

Game of Thrones akiris nekutime grandan kaj aktivan komunumon de ŝatantoj. Ĝi ricevis favorajn recenzojn, kvankam ĝia uzo de nudeco kaj perforto kreis disputojn. La serio gajnis multajn premiojn kaj nomumojn, interalie nomumon por Primetime Emmy Award por elstara drama serio en la unuaj tri sezonoj, nomumon por la Premio Ora Globo por la plej bona televida serio aŭ dramo, Hugo Award por la plej bona drama prezentaĵo kaj Peabody Award. Inter la aktoroj, Peter Dinklage gajnis Primetime Emmy Award por elstara grava aktoro en drama serio kaj la Premion Ora Globo por plej bona grava aktoro en serio, serieto aŭ televida filmo, danke al sia rolo kiel Tyrion Lannister.

SezonĉapitrojRedakti

Unua Dua Tria Kvara Kvina Sesa Sepa Oka
1 Alvenontas la vintro La nordo memoras Valar Doaheris Du glavoj La venontaj militoj La ruĝa virino Drakoŝtono Winterfell
2 La reĝvojo La noktolandoj Nigraj flugiloj, nigraj vortoj La leono kaj la rozo La Homo de Blanko kaj Nigro Hejmo Ŝtormenaskita Kavaliro de la Sep Reĝlandoj
3 Sinjoro Neĝo La mortito ne morteblas La Puna Marŝado Ĉentranĉistino La Alta Pasero Malĵuranto La Justeco de la Reĝino La Longa Nokto
4 Kripuloj, bastardoj kaj rompitoj Ostoĝardeno Jen lia viglo finis Ĵuranto La harpidoj La libro de la Malnormalo La boteto de milito La Lasta de la Starks
5 La lupo kaj la leono La fantomo de Harenhalo Fajrkisita La unua Murdu la knabon La domo Eastwatch The Bells
6 Ora krono La novaj Gedioj kaj la Malnovaj La grimpado La leĝo dia kaj homa Ne kurvigiota,ne fleksota, ne rompota. Mia sango Preter la Muro The Iron Throne
7 Aŭ vi sukcesas aŭ vi mortas Malhonora viro La urso kaj la knabino Mokbirdo La donaco La rompita viro La Drako kaj la Lupo
8 La pika ekstremo La reĝido de Vintrujo La duaj filoj La Monto kaj la Vipero Hejmaĉo Neniu
9 Baelor Nigraakvo La pluvoj de Kastemareo La Murgardo La drakdanco La batalo de l' bastardoj
10 Fajro kaj sango Valar' Morgulis Miŝa La Infanoj La graco de la Patrino Vintrovento

Indas plilongigi...

Aktoroj kaj rolulojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Eric Goldman (2014-04-08). Game of Thrones Renewed for Season 5 and Season 6 (angle). IGN. Alirita 2014-04-16.