Diana Elizabeth Rigg DBE (naskiĝis la 20-a de julio 1938, mortis la 10-a de septembro 2020)[1] estis brita aktorino. Rigg rolis kiel Emma Peel en la televidserio La venĝantoj (1965-68). Ŝi rolis kiel Helena en Midsummer Night's Dream (Mezsomera noktsonĝo), Arlene Marshall en Evil under the Sun (Malbono sub la suno) kaj Olenna Tyrell en Ludo de tronoj. Ŝi ankaŭ ludis rolojn en teatroj.

Diana Rigg
Persona informo
Diana Rigg
Naskonomo Enid Diana Elizabeth Rigg
Naskiĝo 20-an de julio 1938 (1938-07-20)
en Doncaster, South Yorkshire,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Morto 10-an de septembro 2020 (2020-09-10) (82-jaraĝa)
en Londono, Anglio,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Hammersmith vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Reĝa Akademio de Drama Arto • Fulneck School vd
Familio
Patro Louis Rigg vd
Edz(in)o Menachem Gueffen • Archie Stirling vd
Amkunulo Philip Saville vd
Infanoj Rachael Stirling vd
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • universitata instruisto • teatra aktoro • aktoro vd
Laborkampo aktorado • teatrofilmotelevidoTelevida seriego vd
Aktiva dum 1957–2020 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rigg naskiĝis en Doncaster, Jorkŝiro kaj la Humbero, Anglio. Rigg fariĝis Komandoro en la Ordeno de la Brita Imperio (angle "Commander" aŭ CBE) en 1988. Ŝi fariĝis Damo Komandoro en la Ordeno de la Brita Imperio (angle "Dame Commander" aŭ DBE) en 1994.

Referencoj redakti

  1. Diana Rigg Bio. Film Reference. Alirita Jan 13 2014.

Eksteraj ligiloj redakti