Malfermi la ĉefan menuon
Bantuaj rifuĝintaj infanoj de Somalio.

Preskaŭ duono de ĉiuj rifuĝintoj estas infanoj kaj preskaŭ unu el tri infanoj vivantaj ekster sia naskiĝolando estas rifuĝintoj[1]. Ĉi tiuj nombroj ampleksas infanojn kies rifuĝinta statuso estis formale konfirmita, samkiel infanoj en rifuĝintosimilaj situacioj.

Krom alfronti rektajn minacojn de perforto kiuj rezultas de konflikto, perforte delokigitaj infanoj devas alfronti ankaŭ diversajn prisanajn riskojn, inkluzive de malsanoj[2] kaj longtempaj psikologiaj traŭmatoj[3], samkiel neadekvata aliro al akvo kaj sanitaraj instalaĵoj[4], nutroriĉaj manĝaĵoj[5] kaj regulaj vakcinadaj skemoj[2].

Rifuĝintaj infanoj, precipe tiuj sen dokumentaro kaj tiuj kiuj veturas sole, estas ankaŭ vundeblaj por esti mistraktataj kaj ekspluatataj[6]. Kvankam multaj komunumoj ĉirkaŭ la mondo bonvenigis ilin, perforte delokigitaj infanoj kaj iliaj familioj ofte alfrontas diskriminacion, malriĉecon kaj socian marĝenigon en siaj hejmoj, transitejoj kaj destinaj landoj[7]. Lingvaj baroj kaj leĝaj baroj dum transitaj kaj destinaj landoj ofte malhelpas al rifuĝintaj infanoj kaj iliaj familianoj aliri edukadon, kuracadon, socian protektadon kaj aliajn servojn. En multaj destinolandoj ankaŭ mankas interkulturaj subtenoj kaj politikoj por socia integrigo[8]. Tiaj minacoj al sekureco kaj bonfarto estas eĉ pli grandaj por rifuĝintaj infanoj kun iu limigo, handikapo[9].

Laŭleĝa protektoRedakti

La Konvencio pri la Rajtoj de la Infano, la plej ĝenerale ratifikita homrajta traktato en historio, inkluzivas kvar artikolojn kiuj precipe rilatas al infanoj envolvitaj en aŭ trafitaj de kontraŭvola delokiĝo:

  • La principo de ne-diskriminacio (artikolo 2)
  • Plej bonaj interesoj de la infano (artikolo 3)
  • Rajto je vivo, supervivo kaj evoluado (artikolo 6)
  • La rajto al infana partopreno (artikolo 12)

Ŝtataj partioj al la Konvencio estas devigataj konfirmi la suprajn artikolojn, sendepende de la migrada statuso de la infano. Ekde novembro 2005 jam 192 landoj fariĝis ŝtataj partioj de la Konvencio. Somalio kaj Usono estas la nuraj du landoj kiuj ne ratifikis ĝin.

La UN-konvencio sur la Statuso de Rifuĝintoj el 1951 estas ampleksa kaj rigida leĝa kodo rilate al la rajtoj de rifuĝintoj je internacia nivelo kaj ĝi ankaŭ difinas sub kiuj kondiĉoj persono devus esti konsiderata kiel rifuĝinto kaj do ricevu ĉi tiujn rajtojn. La konvencio provizas protekton al perforte delokigitaj personoj kiuj spertis persekuton aŭ torturon en iliaj hejmaj landoj. Por landoj kiuj ratifikis ĝin, la konvencio ofte servas kiel la unua bazo por determini statuson de rifuĝinto, sed kelkaj landoj ankaŭ utiligas aliajn difinojn de rifuĝintoj, tiele donante rifuĝintan statuson ne ekskluzive bazitan sur persekutado. Ekzemple, la Afrika Unio konsentis pri la difino ĉe la Rifuĝinta Konvencio de 1969, kiu ankaŭ taŭgas por homoj trafitaj de ekstera agreso, fremda okupado, superregado kaj eventoj kiuj grave perturbas la publikan ordon. Sud-Afriko donis rifuĝintan statuson al Mozambikanoj kaj Zimbabvanoj post la disfalo de la ekonomioj de iliaj hejmlandoj.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

  • IOM (Internacia Organizaĵo de Migrado)

ReferencojRedakti

  1. (angla) Emily Garin, Jan Beise, Lucia Hug kaj Danzhen You, “Uprooted: The Growing Crisis for Refugee and Migrant Children.” (PDF) UNICEF, 2016.
  2. 2,0 2,1 (angla) Toole, Michael J. kaj Ronald J. Waldman. "The public health aspects of complex emergencies and refugee situations." Annual review of public health 18, no. 1 (1997): 283-312.
  3. (angla) Kaplan, Ida. "Effects of trauma and the refugee experience on psychological assessment processes and interpretation." Australian Psychologist 44, no. 1 (2009): 6-15.
  4. (angla) Schweitzer, Robert D., Mark Brough, Lyn Vromans, and Mary Asic-Kobe. "Mental health of newly arrived Burmese refugees in Australia: contributions of pre-migration and post-migration experience." Australian & New Zealand Journal of Psychiatry 45, no. 4 (2011): 299-307.
  5. (angla) Hamilton, Carolyn, Kirsten Anderson, Ruth Barnes kaj Kamena Dorling. "Administrative detention of children: a global report." Fondo de la UN por la Infanaro, Novjorko (2011).
  6. (angla) Vandenhole, Wouter, Ellen Desmet, Didier Reynaert kaj Sara Lembrechts, eld. Routledge international handbook of children’s rights studies. Routledge, 2015.
  7. (angla) Bush, Kenneth David kaj Diana Saltarelli. "The two faces of education in ethnic conflict." (2000).
  8. (angla) Crock, Mary. Seeking asylum alone: A study of Australian law, policy and practice regarding unaccompanied and separated children. Federation Press, 2006
  9. (angla) Reilly, Rachael. "Disabilities among refugees and conflict-affected populations." Forced Migration Review 35 (2010): 8.