Internacia Organizaĵo por Migradoj

La Internacia Organizaĵo por Migradoj estas interregistara organizaĵo, fondita en 1951, kiu okupiĝas pri la migradoj. Kun sidejo en Ĝenevo, ĝi havas lokajn oficejojn en pli ol 100 landoj. Temas pri organizaĵo kreita per traktato inter suverenaj ŝtatoj, tamen, ĝi ne dependis de Unuiĝintaj Nacioj ĝis la 19-an de septembro 2016[1]. Post subskribo kun Unuiĝintaj Nacioj , William Lacy Swing, ĝeneral-direktoro de IOM, deklaris ke IOM fariĝis la «Agentejo pri migrado de la Unuiĝintaj Nacioj»[2]..

Internacia Organizaĵo por Migradoj
International Organization for Migration
emblemo
faka institucio de Unuiĝintaj Nacioj • eldonejo
Komenco 1951 vd
Geografia situo CH1903: 499210 / 120859 (mapo)46.23166.1321Koordinatoj: 46° 13′ 54″ N, 6° 7′ 56″ O; CH1903: 499210 / 120859 (mapo)
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Ĝenevo
Adreso 17 Route des Morillons, 1211 Geneva 19, Switzerland
Internacia Organizaĵo por Migradoj (Kantono Ĝenevo)
Internacia Organizaĵo por Migradoj (Kantono Ĝenevo)
DEC
Internacia Organizaĵo por Migradoj
Internacia Organizaĵo por Migradoj
Lokigo de Kantono Ĝenevo en Svislando
Map
Internacia Organizaĵo por Migradoj
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Amy E. Pope vd
Lingvoj

angla lingvo
franca lingvo
hispana lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr
Blue, la membroŝtatoj, verde la observantoj.

En la nuntempo en ĝi membras 127 ŝtatoj kaj aliaj 18 estas observantoj, kun la aldono de 76 interregistaraj kaj neregistaraj organizaĵoj. La IOM konsistas el fleksebla strukturo kun pli ol 440 oficejoj en 100 landoj.

La IOM estas la ĉefa organismo rilate al migrado, kaj laboras por garantii ordigitan kaj humanan migradon, disvastigi la internacian kunlaboradon pri la afero, helpi en la serĉado de praktikaj solvoj al ĝiaj problemoj kaj disponigi asistadon al la migrantoj kiuj ĝin bezonas.

La institucio de la Internacia Organizaĵo por Migradoj eksplicite rekonas la rilaton inter migrado kaj ekonomia, socia kaj kultura disvolviĝo, kaj ankaŭ la rajton je libera cirkulado.

Ĉirkaŭ 3,4% de la monda loĝantaro konsistas el migrantoj, pro konfliktoj, naturaj katastrofoj au ekonomio[3].

Eksteraj ligiloj redakti

Retpaĝo de la Internacia Organizaĵo por Migradoj

Moduloj pri mondaj problemoj el malsamaj vidpunktoj : Migrado Arkivigite je 2018-04-10 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ redakti

Migrado

Danco iranstile, filmo pri ne-leĝa rifuĝinto

SOS-Infanvilaĝo

Notoj kaj referencoj redakti

  1. (franca) Journal des Nations unies, (pdf), Unuiĝintaj Nacioj, 19-a septembro 2016.
  2. (angla) High-level plenary meeting on addressing large movements of refugees and migrants Arkivigite je 2016-11-21 per la retarkivo Wayback Machine, Unuiĝintaj Nacioj, 19-a septembro 2016.
  3. Renée Triolle, Alia rigardo al migrado, revuo Esperanto, p. 35, n-ro 1332 (2), februaro 2019