Internacia Organizaĵo por Rifuĝintoj
La Internacia Organizaĵo por Rifuĝintoj (IOR, angle The International Refugee Organization; akronime IRO) estis specialigita agentejo de la Unuiĝintaj Nacioj kiu estis establita la 20-an de aprilo 1946 kiel la posteula organizaĵo al la Administrado de Unuiĝintaj Nacioj por helpo kaj renovigo (UNRRA) por trakti la problemon de rifuĝintoj, kiu estiĝis kiel rezulto de la Dua Mondmilito.
Internacia Organizaĵo por Rifuĝintoj | ||
---|---|---|
organizaĵo | ||
Komenco | 1946 vd | |
Antaŭe | Administrado de Unuiĝintaj Nacioj por helpo kaj renovigo vd | |
La IOR, kun sidejo en Ĝenevo, respondecis pri prizorgado de eŭropanoj kiuj estis senhejmigitaj pro la Dua Mondmilito, precipe postvivantoj de la holokaŭsto kaj iamaj trudlaboristoj, la tielnomitaj delokitoj.
La organizaĵo ankaŭ organizis la repatriigon de tiuj homoj al siaj hejmlandoj aŭ ilian elmigradon al aliaj landoj. Ĝia ĉefa funkcio de la organizaĵo estis reloĝigi homojn kiuj pro juraj kialoj ne povas reveni al sia devenlando.
Dudek ses landoj estis membroj de la IOR: Aŭstralio, Italio, Islando, Argentino, Usono, Belgio, Brazilo, Britio, Gvatemalo, Danio, Nederlando, Honduro, Filipinoj, Dominika Respubliko, Ĉinio, Venezuelo, Luksemburgio, Liberio, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Peruo, Francio, Kanado kaj Svislando . Dum la jaroj de la agado de la organizaĵo, inter 5 kaj 10 milionoj da rifuĝintoj estis rehabilititaj kunlabore kun ĉirkaŭ 60 lokaj kaj internaciaj agentejoj [1].
En 1952, la agadoj de la IOR estis ĉesigitaj. Ĝia funkcio estis transprenita de la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj, kiu respondecas pri rifuĝintoj el la tuta mondo, escepte de la palestinaj rifuĝintoj, kiuj estas pritraktitaj de UNRWA [2].
Establado
redaktiLa IOR estis establita la 20-an de februaro 1946, sekvante la rekomendon de la unua parto de la Ĝenerala Asembleo, la Ekonomia kaj Socia Konsilio, kiu ricevis la 16-an de februaro 1946. La komitato rekomendis la starigon de internacia instanco, kiu respondecus pri difino de kiuj la homoj rajtas al helpo kaj protekto kaj raporti pri la nombro de rifuĝintoj kaj ilia loko. En la dua kunveno, la komitato decidis fondi financan komitaton de la Internacia organizaĵo por Rifuĝintoj. La raporto de la komitato kaj la konstitucioprojekto estis legitaj denove en la tria kunveno kaj estis plusenditaj al la ĝenerala asembleo por fari decidon koncerne la temojn levitajn en tiu ĉi kunveno.
Konstitucio
redaktiLa konstitucio de la IOR estis subskribita en Flushing Meadow, Nov-Jorkio, la 15-an de decembro 1946. Laŭ la konstitucio, rifuĝinto estas persono kiu estas devigita forlasi sian landon pro certa timo de persekuto surbaze de raso, religio, nacieco, apartenado al certa grupo aŭ politika opinio. La konstitucio precizigis la agadkampon de la organizaĵo, kaj ankris la kontestatan deklaron rilate al la fakto ke la traktado de rifuĝintoj de germana etna origino kiuj estis deportitaj aŭ estos deportitaj de sia naskiĝlando al Germanio, ne estas la respondeco de la organizaĵo [3].
|
La konstitucio reflektis multajn monatojn da provoj integri plurajn kontraŭstarajn vidpunktojn koncerne la celojn de la organizaĵo. Kvankam la humanitara aspekto de la organizaĵo estis emfazita de ĉiuj, tamen ekzistis akra malkonsento pri la buĝetoj kaj financaj aranĝoj, politikoj kaj metodoj. La okcidentaj landoj (Usono, Eŭropo kaj Britio) preferis adopti malferman politikon de pli larĝa difino de delokitoj kaj rifuĝintoj, kontraste al la devenlandoj (inkluzive de Sovetunio), kiuj preferis politikon de reloĝigo kaj strikta difino. Rezulte la IOR laboris nur en areoj kontrolitaj de Okcidentaj armeoj (t.e. iliaj okupaciaj zonoj) [4].
Por plia legado
redakti- A Decade of American Foreign Policy 1941-1949 Constitution of the International Refugee Organization, December 15, 1946
- Gerard Daniel Cohen: In War's Wake: Europe's Displaced Persons in the Postwar Order. Oxford University Press 2012, ISBN 978-0-19-539968-4.
- Loise W. Holborn: The International Refugee Organization – A specialized agency of the United Nations, its history and work, 1946–1952. Oxford University Press, 1956.
- Christian Höschler: Home(less). The IRO Children's Village Bad Aibling, 1948–1951. Berlin 2017 (über DP-Kinder in Bad Aibling)
Referencoj
redakti- ↑ Encyclopaedia Britannica: International Refugee Organization.
- ↑ Summary of AG-018-007 International Refugee Organization (IRO). Arkivita el la originalo je 30 March 2016. Alirita 22 December 2017 .
- ↑ Constitution of the International Refugee Organization
- ↑ Louise W. Holborn, The International Refugee Organization: a specialized agency of the United Nations, its history and work, 1946–1952 (Oxford UP, 1956. 1956) online
Eksteraj ligiloj
redakti- Registraĵoj de la Internacia Organizaĵo por Rifuĝintoj (IOR) Arkivigite je 2022-11-22 per la retarkivo Wayback Machine ĉe la Arkivoj de Unuiĝintaj Nacioj
- Konstitucio de la Internacia Organizaĵo por Rifuĝintoj
- IOR. Area metia-trejna lernejo. Ingolstadt, Bavario, Germanio 1948