Administrado de Unuiĝintaj Nacioj por helpo kaj renovigo

(Alidirektita el UNRRA)

Administrado de Unuiĝintaj Nacioj por helpo kaj renovigo (angle: United Nations Relief and Rehabilitation Administration, mallongigite UNRRA) estis internacia organizaĵo fondita en la jaro 1943 surbaze de Interkonsento de Vaŝingtono. Ĝia celo estis "plani, koordini, administri aŭ certigi helpon por viktimoj de la dua mondmilito en ĉiuj regionoj sub kontrolo de Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj pere de donado de nutraĵoj, brulmaterialo, vestaro, tegmentejoj, bazaj kaj sanbezonaĵoj, transportaj rimedoj, materialoj necesaj por revivigo de industrio, sterkaĵo kaj mastrumaj maŝinoj por renovigo de agrikulturo kaj pluaj bezonaj servoj."

Administrado de Unuiĝintaj Nacioj por helpo kaj renovigo
UNRRA
ne-registara organizaĵo • organizaĵo por helpado
Komenco 9-a de novembro 1943
Fino 30-a de junio 1947 vd
Poste Internacia Organizaĵo por Rifuĝintoj vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Vaŝingtono
vdr