Joseph E. Stiglitz

usona ekonomisto

Joseph Eugene Stiglitz (n. 9-an de februaro 1943 Gary, Indianao, Usono) estas usona ekonomikisto. Li ricevis Nobel-premion pri ekonomio[1] en 2001 pro ellaboro de la ĝenerala koncepto de la asimetriaj merkataj informoj kaj pro bazigo de la informatika ekonomiko (kun George A. Akerlof kaj Michael A. Spence).

Joseph E. Stiglitz
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Joseph E. Stiglitz, 2019 (cropped).jpg
Persona informo
Naskonomo Joseph Eugene Stiglitz
Naskiĝo 9-an de februaro 1943 (1943-02-09) (78-jara)
en Gary
Lingvoj angla
Loĝloko GaryIndianao
Ŝtataneco Usono
Alma mater Kolegio Fitzwilliam • Amherst College • Masaĉuseca Instituto de TeknologioUniversitato de Ĉikago
Familio
Edz(in)o Anya Schiffrin
Okupo
Okupo ekonomikisto • universitata profesoro • scienca verkisto • verkisto de nefikcio • profesorokritikistoverkisto
TTT
Retejo http://www.josephstiglitz.com/
Information icon.svg
vdr

Li studis en Amherst College, doktoriĝis (Ph. D.) en la Masaĉuseca Instituto de Teknologio en 1967, poste esplorlaboris en la Kembriĝa Universitato. Li estis ekde 1970 instruisto de Universitato Yale, pli poste gastpreleganto de la Princeton-a kaj Oksforda universitatoj. Li laboris ekde 1988 profesoro de Stanford-a Universitato, krom tio li laboris ankaŭ kiel vicprezidanto de la Monda Banko (1997–99) kaj ĉefa konsilisto de Bill Clinton, usona prezidento (1993–97). Li estis ekde 1999 ankaŭ profesoro de Columbia Business School (Universitato Kolumbio, Novjorko).

Li analizis en multaj terenoj de la ekonomiko la problemon de la asimetriaj informoj.

En la filmo Der große Ausverkauf („La granda disvendo“) (Germanio, 2007) aperas partoj de intervjuo kun li, en kiu li akre kritikas la politikon de privatigo de publikaj retoj (akvo, kurento, ...)

Vidu ankaŭRedakti


ReferencojRedakti