SOS Méditerranée

SOS Méditerranée estas eŭropa humanitara mara savorganizo kiu funkcias en Mediteraneo. La organizo antaŭenigas marajn kampanjojn por malhelpi la morton de homoj fuĝantaj de Libio per maro. La grupo estis fondita en junio 2015 fare de iama germana deputito Klaus Vogel kaj francino Sophie Beau post kiam la itala mararmeo finis la savoperacion Mare Nostrum en 2014. Ĝia ĉefsidejo estas en Marsejlo, Francio. Ĝi estas neprofitcela organizaĵo, kiu estas subtenata de privataj donacoj.

SOS Méditerranée
emblemo
organizaĵo por savado en maro
Komenco 2015
Lando(j) Francio vd
Sidejo Marsejlo,  Francio
Tipo Asocio laŭ leĝo de 1901
Celo Mara savorganizo
Agareo

Mediteraneo

Membro de International Maritime Rescue Federation vd
Retejo https://sosmediterranee.fr/
Twitter https://twitter.com/SOSMedFrance
Jura formo asocio laŭ leĝo de 1901
vdr

Historio redakti

La organizo estas konata pro siaj agoj dum la krizo pri rifuĝintoj en Eŭropo precipe en internaciaj akvoj de Libio, kie ĝi disponigis ŝirmejon kaj medicinan prizorgon al rifuĝintoj kaj elŝipigis ilin en sekura haveno kutime en Italio kaj Malto. Ekde la komenco de la savoperacio en 2015, Aquarius savis pli ol 29 000 vivojn. Ĝi funkciis kun savŝipo Aquarius ekde 2016 kun la subteno de Kuracistoj sen landlimoj en internaciaj akvoj inter Italio kaj Libio. La savkapacito de Aquarius estis inter 200 kaj 550 homoj. Kelkajn jarojn poste ĝi ekuzis la Mare Jonion.[1]

En 2018 itala ministro pri internaj aferoj Matteo Salvini severe kritikis ĝian laboron[2] kaj malpermesis ĝian eniron al Italio kaj Malto.[3] En novembro 2018, la ŝipoj de Proactiva Open Arms, Mediterranea kaj Sea-Watch, kiuj estas Open Arms, Mare Jonio kaj Sea-Watch 3, komencis komunan kampanjon por daŭrigi savi rifuĝintojn en Mediteraneo post kelkaj semajnoj en kiuj la ŝtatoj malhelpis ilin agi diversmaniere.[4]

Premio redakti

Referencoj redakti

  1. John Henley & Angela Giuffrida, "Three NGOs halt Mediterranean migrant rescues after Libyan hostility", The Guardian (14.8.2017).
  2. Nick Squires, "Rescue boat carrying 600 migrants stranded in Mediterranean in stand-off between Italy and Malta", The Telegraph (11 June 2018). Retrieved 13 June 2018.
  3. "Spain urged to take in migrants abandoned by Malta and Italy", The Local (11 juny 2018). 2018.
  4. (2018-11-23) “Open Arms vuelve al Mediterráneo a rescatar inmigrantes”, El Periódico (es). 

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo SOS Méditerranée en la kataluna Vikipedio.