Chaim Weizmann

cionisma gvidanto, unua prezidento de Israelo (1874-1952)

Chaim Azriel WEIZMANN (Hebree: חיים עזריאל ויצמן‬ Ĥajjim Azri'el Vajcman, Ruse: Хаим Вейцман Ĥaim Vejcman; 27-a de novembro 1874 – 9-a de novembro 1952) estis estro de la Cionismo kaj politikestro de Israelo kiu estis prezidanto de Monda Cionisma Organizaĵo kaj poste la unua ŝtata prezidanto de Israelo. Li estis elektita la 16an de Februaro 1949, kaj estis en tiu posteno ĝis sia morto en 1952. Weizmann ludis gravan rolon en la Balfour-deklaro kaj poste konvinkis la usonan registaron agnoski la ĵus formitan ŝtaton Israelo.

Chaim Weizmann
חיים ויצמן‬
Flickr - Government Press Office (GPO) - President Chaim Weizmann.jpg
Persona informo
חיים ויצמן
Naskiĝo 27-an de novembro 1874 (1874-11-27)
en Motal
Morto 9-an de novembro 1952 (1952-11-09) (77-jara)
en Reĥovot
Tombo Reĥovot [#]
Religio judismo [#]
Lingvoj hebrea [#]
Ŝtataneco IsraeloUnuiĝinta ReĝlandoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando [#]
Alma mater reallernejo en Pinsk • Teknologia universitato DarmstadtUniversitato Alberto Ludoviko de FrajburgoTeknologia Universitato Berlino [#]
Partio General Zionists [#]
Subskribo Chaim Weizmann
Memorigilo Chaim Weizmann
Familio
Gefratoj Maria Weizmann • Gita Dunie-Weizman • Anna Weizmann • Moshe Weizmann • Minna Weizmann • Yechiel Weizmann • Chaya Weizmann-Lichtenstein • Shmuel Weizmann [#]
Edz(in)o Vera Weizmann [#]
Amkunulo Sophia Getzowa [#]
Profesio
Okupo kemiistopolitikistopedagogo • aŭtobiografo • universitata instruisto [#]
Aktiva en Weizmann-a Scienca Instituto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Weizmann estis ankaŭ biokemiisto kiu disvolvigis la procezon de la fermentado de acetonbutanoletanolo, kiu produktas acetonon pere de bakteria fermentado. Lia metodo por acetonproduktado estis grava por la Britia militindustrio dum la Unua Mondmilito. Li fondis la Weizmann Instituton de Scienco en Reĥovot, Israelo, kaj ludis gravan rolon en la establo de la Hebrea Universitato de Jerusalemo.

Fajsal la 1-a (dekstre) kun Chaim Weizmann en Sirio, 1918.

Kelkaj publikigitaj verkojRedakti

  • Weizmann, Chaim (1918). What is Zionism. London.
  • Weizmann, Chaim (1949). Trial and Error: The Autobiography of Chaim Weizmann. Jewish Publication Society of America.
  • Weizmann, Chaim (1949). Autobiography: Chaim Weizmann. London: Hamilton Ltd.
  • Weizmann, Chaim (Jan 1942). "Palestine's role in the solution of the Jewish Problem". Foreign Affairs.
  • Chaim, Herzog (1996). Living History: a Memoir. Plunkett Lake Press. ASIN B013FPVJ42