Teknologia universitato Darmstadt
La Teknologia universitato Darmstadt – germane oficiale Technische Universität Darmstadt, mallonge TU Darmstadt – estas teknologia universitato en la urbo Darmstadt de la federacia lando Hesio en Germanio. Ĝi estis fondita en 1877 per transformo de la antaŭa plurteknika altlernejo al universitata statuso, kaj estis la unua aŭtonoma altlernejo en Germanio.
Teknologia universitato Darmstadt Technische Universität Darmstadt | |
---|---|
Informoj | |
fondodato | 10-an de oktobro 1877 |
Situo | |
urbo | Darmstadt, Hesio, Germanio |
Estraro | |
gvidanto | Tanja Brühl |
Nombroj | |
nombro de studentoj | 26 774 (stato oktobro 2015) |
nombro de kunlaborantoj | 4 684 (stato aprilo 2015) |
el tio profesoroj | 302 (2015) |
Diversaĵoj | |
retejo | www.tu-darmstadt.de |
Esperanto kaj la universitatoRedakti
Estante universitata urbo, Darmstadt jam frue dum la 20-a jarcento havis Esperanto-grupon, kiu ĉiam je signifa parto konsistis el studentoj kaj kunlaborantoj de la universitato. Kiel studentoj de la universitato menciindas ekzemple la esperantistoj Franz Kruse kaj Elisabeth Kuhl-Kruse, Maria Merla, Remi Rudaitytė kaj Leo Sakaguchi, sed multaj pliaj Esperanto-parolantoj ligiĝas al la altlernejo, ĉu per interuniversitataj kontaktoj ĉu per profesiaj rilatoj poststudaj en la urbo.