Seniūnija (plurale seniūnijos), en Esperanto proksimume "teritorio de maljunula konsilio", kio aludas al ilia origina administra regado dum la komenco de la mezepoko, dum la 20-a kaj 21-a jarcento estas la plej eta administra subdivido de Litovio: La ŝtato konsistas el 10 distriktoj, ĉiu el tiuj konsistas el (urbaj aŭ regionaj) municipoj, kaj ĉiu municipo povas dividiĝi al diversaj seniūnijos: ĉiu el tiuj konsistas el malmultaj vilaĝoj, el urbeto aŭ urboparto.

La areo kaj nombro de enloĝantoj en seniūnija estas tre varia: la plej enloĝata seniūnija estas tiu de Žirmūnai kun proksimume 50 000 enloĝantoj - pli ol en iuj kompletaj municipoj.

Seniūnijos nuntempe administras kelkajn pure lokajn aferojn, kiel ekzemple la riparon de lokaj stratoj aŭ la bazan statistikan registron de la enloĝantoj. Gvidanto de seniūnija havu la tempon por ĉiu unuopa civitano en sia teritorio.

Dum la mezepoko tamen, seniūnija estis foje multe pli larĝa regiono: La plej konata ekzemplo estis la historia Regno Ĵemajtio, kiu ekzistis ĝis la 18-a jarcento.