Regno Ĵemajtio

La Regno Ĵemajtio (litove: Žemaičių seniūnija; latine: Capitaneatus Samogitiae) dum la mezepoko ekzistis en la okcidenta parto de Litovio. Ekde la jaro 1441 ĝi estis nomata Duklando Ĵemajtio kaj la duko de Ĵemajtio estis Grandduko de Litovio.

Mapo de jaro 1662

Samogitia estas latinigita versio de la origine litova nomo. Dum la mezepoko, ankaŭ la versioj Samaiten, Samaitae, Zamaytae, Samattae, Samethi estis uzitaj en germanaj kaj latinaj tekstofontoj. La litova nomo Žemaitija estas mallonga formo de "Žemės žemaitēs", kio signifas "malaltaj landoj" [de Litovio], kontraste al "Aukštaitija" aŭ longe "Žemės aukštaitēs", la "altaj landoj" (Aŭkŝtajtio).

La Regno Ĵemajtio okcidente limis al la Balta Maro kaj Orienta Prusio, la germanlingva mezepoka ŝtato de la ordeno de germanaj kavaliroj. Norde ĝi limis al Kuronio, sude al la rivero Nemunas. La orienta limo estis ŝanĝiĝema.

Ekde la 19-a jarcento oni kutimas dividi la teritorion de la litova lingvo al kvin etnografiaj regionoj, inter kiuj unu estas Ĵemajtio - tiu etnografia difino estas iom pli malvasta ol la mezepoka regno.

Geografio redakti

La dukejo lokiĝis en teritorio, kiu hodiaŭ apartennas al diversaj distriktoj (apskritys) de Litovio: eta parto de distrikto Kaunas (Kauno apskritis), la okcidento de distrikto Šiauliai (Šiaulių apskritis), la tuto de distrikto Tauragė (Tauragės apskritis) kaj distrikto Telšiai (Telšių apskritis), la nordo de distrikto Klaipėda (Klaipėdos apskritis) kaj de distrikto Marijampolė (Marijampolės apskritis).

Historio redakti

Antaŭ la formigo de la litova ŝtato dum la 13-a jarcento, Ĵemajtio estis regataj fare de lokaj nobeloj. Kroniko mencias du dukojn de Ĵemajtio, kiuj dum 1219 subskribis kontrakton kun la regno Volinio en la hodiaŭa Ukrainio.

Ekde la formiĝo de la Granddukejo Litovio dum la 13-a jarcento, Ĵemajtio estis dependa teritorio de la granddukejo, kvankam foje la influo de la litova grandduko estis tre limigita. Dum la regno de la unua litova reĝo, Mindaugas, la ĵemajtianoj sekvis sendependan eksteran politikon kaj daŭrigis la militon kun la germanlingva militista Livonia ordeno eĉ post kiam reĝo Mindaugas estis subskribinta kontrakton pri paco kun ili.

Ĵemajtio dum 200 jaroj troviĝis inter du germanlingvaj milite ekspansiemaj ŝtatoj de kavaliraj ordenoj, la regno de la Livonia ordeno norde kaj de la ordeno de germanaj kavaliroj sude. Ĝi havis ŝlosilan rolon en la haltigo de la ekspansiemo de la ordeno de germanaj kavaliroj kaj plurfoje sukcese venkis la Livonian ordenon: dum militaj bataloj de la jaroj 1236, 1259 kaj 1260.

En atmosfero de sangaj bataloj kun la ordeno de germanaj kavaliroj, la litovaj regantoj Jogaila kaj Vytautas trifoje cedis Ĵemajtion al la germana ordeno dum 1382, 1398 kaj 1404. Tamen la germanaj kavaliroj ne vere sukcesis konkeri la landon, kaj la ĵemajtianoj revoltis dum 1401 kaj 1409. Post la malvenko de la germanaj kavaliroj en la batalo de Grunwald respektive ?algiris dum la jaro 1410 kaj la sekvaj militoj, dum la jaro 1422 la germanaj kavaliroj cedis Ĵemajtion al la Granddukejo Litovio.

Dum la jaro 1413 la Regno Ĵemajtio akceptis kristanismon - ĝi estis la lasta regiono de Eŭropo, kiu tiom longe sukcesis resti nekristana.

Pro la daŭraj militoj kun la ordeno de germanaj kavaliroj, la Ĵemajtia Regno evoluigis socian kaj politikan strukturon malsaman al la resto de Litovio. Ekzistis pli da liberaj farmistoj, kaj pli mallarĝaj kamparoj po farmbieno ol en orienta Litovio .

Post la anekso de Litovio fare de la Rusia Imperio, Ĵemajtio estis aldonita al la gubernio Kaunas. Komence de la 19-a jarcento Ĵemajtio estis la centro de la litova kultura revivigo, kiu substrekis la gravecon de la litova lingvo kaj kontraŭbatalis provojn de rusigo kaj poligo en la enloĝantaro.

Legendaj regantoj de Ĵemajtio redakti

Titolo: Duko aŭ Grandduko (‘Kunigaikštis’ aŭ ’Didysis Kunigaikštis’ en la litova)

Gimbutas 11-a jarcento
Kernius 11-a jarcento
Kukovaitis 11-a jarcento
Montvilas ? - 1070
Vykintas 12-a jarcento - 1251
Trabus ? - 1268
Romanas 1268 - 1270
Narimantas 1270 - ?

Vidu ankaŭ la artikolon pri la redakti