Lev Sapieha
Lev Sapieha blazono Lis (Vulpo) (rutene Левъ Сапега, beloruse Леў Сапега, pole Lew Sapieha; naskiĝis la 4-an de aprilo 1557, en Astroŭno en Vicebska regiono - mortis la 7-an de julio 1633, en Vilno) - ŝtata kaj milita aganto de la Grandprinclando Litovio. Skribisto (1581-1585), subkanceliero (1585-1589) kaj granda kanceliero de la Litovio (1589-1623), Vilna vojevodo (de 1623)[1] kaj samtempe granda hetmano de Litovio (1625).
Lev Sapieha ekfamis en la historio de Litovio kiel elstara ŝtatisto kaj diplomato[1][2].
Vivo
redaktiKiel knabo lernis en la kortego de Mikołaj Radziwiłł Czarny. Kun liaj filoj studis en Leipzig en la jaroj 1570-1573. Dum restado eksterlande konvertiĝis al protestantismo forirante de ortodoksismo favore al kalvinismo. En 1579 transiris al la kortego de Stefan Batory.
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj kaj fontoj
redaktiLiteraturo
redakti- Саверчанка І.В. Канцлер Вялікага княства. Леў Сапега, Мн., Навука і тэхніка, 1992, с.63.
- Чаропка В. Бацька Айчыны. Леў Сапега. ў кнізе «Уладары вялікага княства», Мн., Беларусь, 1-е издание 1996, 2-ое издание 2002, с.327-408.
- LEOD (Лявон Дрозд-Быкоўскі). Яснавяльможны пан Леў Сапега. Москва-Гомель, Парадокс, 2001, с. 199
- Ільін А. Панславист Лев Сапега и библиотека Ивана Грозного
- Туровіч Г. Леў Сапега вачыма Эдварда Радзінскага Arkivigite je 2012-01-19 per la retarkivo Wayback Machine